Somontano de Barbastro

Somontano de Barbastro (aragone Semontano de Balbastro) estas komarko de la centro de la Provinco Ŭesko, en nordo de la regiono Aragono, en Hispanio. Ĝia ĉefurbo estas Barbastro (aragone Balbastro) dum la ĉefurbo por ekonomia disvolvigo estas Aínsa (aragone L'Aínsa).

Somontano de Barbastro en Aragono.

La ekonomio estas bazita, ĉefe, iam sur agrikulturo (cerealo kaj vinproduktado) kaj brutobredado kaj nun sur turismo. Ĉefaj altiraĵoj estas la montaraj pejzaĝoj proksimaj de Pireneoj, piedirado, montogrimpado, natura observado ktp. Krome en Barbastro estas nutrindustrio, konstruado kaj kemia industrio.

Krom la hispanan, oni parolas ankaŭ variaĵojn de aragona.

Municipoj redakti

Ĝi enhavas jenajn 19 municipojn:

 
Municipoj de Somontano de Barbastro.

Geografio redakti

 
Somontano de Barbastro.

Ĝi limas norde kun Sobrarbe kaj Alto Gállego, oriente kun Ribagorza kaj La Litera, sudoriente kun Cinca Medio, sude kun Monegros kaj okcidente kun Hoya de Huesca. Ĉefaj riveroj estas Alcanadre, Cinca, Ésera kaj Vero.

Pro aparteco kaj ĝenerala alurba migrado la komarko perdis grandan parton de la loĝantaro laŭlonge de la 20-a jarcento.

Parto de ĝia teritorio estas okupata de la Natura Parko Sierra kaj Cañones de Guara.

La komarko kiel institucio redakti

 
Montaro Guara.

La leĝo de la komarkokreo estas la leĝo 4/2002 de la 25-a de marto 2003.[1] La komarko konstituiĝis en la 17-a de majo 2002. La regopovo estis transigita al la regiona registaro la 1an de julio 2002.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Ley de creación de la comarca de Somontano de Barbastro. Arkivita el la originalo je 2023-03-19. Alirita 2023-03-19.

Eksteraj ligiloj redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Somontano de Barbastro en la hispana Vikipedio.