Naval [naBAL] (aragone Nabal) estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la nordoriento de la komarko Somontano de Barbastro (kies ĉefurbo estas Barbastro) apartenanta al la centro de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Naval
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 22320
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 265  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 12′ N, 0° 9′ O (mapo)42.1950.15277777777777Koordinatoj: 42° 12′ N, 0° 9′ O (mapo) [+]
Alto 631 m [+]
Areo 47,317547 km² ( 473 1.7 547 ha) [+]
Naval (Provinco Ŭesko)
Naval (Provinco Ŭesko)
DEC
Naval
Naval
Situo de Naval
Naval (Hispanio)
Naval (Hispanio)
DEC
Naval
Naval
Situo de Naval

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Naval (Huesca) [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas en la nordoriento de la komarko Somontano de Barbastro, inter rojoj kiuj formas tie la riveron Llastre, kiu alfluas al la Akvorezervejo de El Grado. La municipa teritorio enhavas ankaŭ la senhomejojn Montarnero, La Muela, Paúl kaj Rosico, kaj la teritorion de la inundita Mipanas.

Ĝi limas kun la municipoj Hoz y Costean kaj El Grado sude, ene de la komarko. Oni parolas variaĵon de la aragona.

La loĝloko Naval mem (637 msm)[1] estas je 77 km oriente de Huesca. Ĝi estas komunikata laŭ la ŝoseo A-2210 kun El Grado sudoriente kaj Abizanda norde; krome laŭ la ŝoseo A-2208 komunikas kun Hoz de Barbastro.

Historio redakti

Estis loĝado jam en romiaj tempoj. Estis ankaŭ araba loĝado, kiu lasis kastelon kaj dediĉon al ceramiko. En 1274, la reĝo Jakobo la 1-a havigis monopolan rajton por vendado de salo (kiu jam estis tradicia) en la areo.

Komence de la 19-a jarcento la tuta komarko estis damaĝita pro la franca invado. Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la atakoj de la respublikanoj klopode al konkero de la provinca ĉefurbo Ŭesko kaj fina kontraŭatako de frankistoj.

Ĝis 1989 (konstruo de nova ŝoseo) ĝi estis natura komunikvojo de Somontano al Sobrarbe kaj kun Francio.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Naval kie oni malaltiĝis el 1 681 loĝantoj en 1857 al 1 214 loĝantoj en 1900, poste ĝis nunaj 263 loĝantoj (2022).[2]

Aktualo redakti

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (ĉefe vinproduktado) kaj brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al natura, sporta, kultura kaj rura turismo ĉefe rilate al la Akvorezervejo de El Grado.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la preĝejo de Sankta Maria konstruita apud iama kastelo eble sur alia iama preĝejeto; la preĝejo de Sankta Fabiano kaj de Sankta Sebastiano; la kapelo de Sankta Antono; salstokejo (alfolíes) de la 13-a jarcento; Sanktejo Dolores kun rigardejo; Ermitejo de Sankta Kiteria; Interpretejo pri Potfarado; kaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la rivero kaj la ravinoj kaj rojoj, kiuj ĉirkaŭas la loĝlokon.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Gobierno de Aragón. «Zonas altimétricas por rangos en Aragón y España, y altitud de los municipios de Aragón.». Datos geográficos. Arkivita el originalo la 4an de decembro 2011. Konsultita la 15an de aŭgusto 2012.
  2. INE (eld.). «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional».

Bibliografio redakti

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj redakti