Monegros estas komarko de la sudokcidento de la Provinco Ŭesko, en centra nordoriento de la regiono Aragono, en Hispanio. Ĝia ĉefurbo estas Sariñena (Sarinyena en aragona).

Monegros en Aragono.

Ĝi estas unu de la aragonaj komarkoj kun plej granda arideco, kun duonarida klimato. Ĝi suferas konstantajn sekegojn.

Etimologio redakti

La loknomo Monegros devenas de "Mon" (monto) kaj "negros" (nigra), kio deriviĝis en "Mons negros" kaj poste "Monegros".[1]​ La araboj nomis la zono "al-Ĝabal al-asŭad" ('nigra monto') kaj ankaŭ la franca Kanto de Roland rakontas, ke ĉe Monegros ne estas ŝtono de alia koloro.[2]​ Tamen la aludo al la nigra koloro ne tiom rilatas al la grundokoloro (pli blankeca kaj kalka) kiom al la malhelverda vegetaĵaro, ja kontrasta kun la pli hela fono.

Municipoj redakti

Ĝi enhavas jenajn 31 municipojn:

 
Municipoj de Monegros.

Ĉiuj el la provinco Ŭesko, escepte La Almolda, Bujaraloz, Farlete, Leciñena, Monegrillo kaj Perdiguera, kiuj estas de la provinco Zaragozo.

Geografio redakti

La Montaro Alcubierre trairas la komarkon de nordokcidento sudorienten, kaj atingas maksimuman altecon ĉe la Ermitejo de Sankta Kaprasio, kun 834 m. La klimato estas duonarida kun malabunda pluvo kaj altaj temperaturoj somere. Estas multaj lagetoj, sallagoj kaj flakoj, kiuj formas seneliran komplekson el plej gravaj de Eŭropo. Elstaras la Lageto de Sariñena kaj la Sallagoj de Sástago-Bujaraloz.

Ĝi limas norde kun Hoya de Huesca, oriente kun Somontano de Barbastro, Cinca Medio kaj Bajo Cinca, okcidente kun la Comarca Central kaj sude kun la Ribera Baja del Ebro kaj Bajo Aragón-Caspe.

Ekonomio redakti

 
Stepa pejzaĝo de Monegros en Leciñena.

La tradicia bazo de la ekonomio de Monegros estas agrikulturo, sed ĝi estas konsiderata unu de la plej aridaj zonoj de Hispanio, kun malabunda pluvokvanto. Tio aldone al la altaj temperaturoj rezultas en stepa vegetaĵaro en la nekultivitaj teroj. Tiukadre la hegemoniaj kultivoj estas cerealoj, nome tritiko kaj sekalo. Eblis certa irigacio nur ĉe la valoj de la riveroj Flumen ("rivero" en latina), Guatizalema kaj Alcanadre (ambaŭ kun arablingvaj nomoj).

La konstruado de la kanaloj de Monegros kaj de Flumen, la vorkoj de reguligo kaj stokado de akvo, la starigo de Irigacia Plano de Alto Aragón kaj la modernigo de irigacio, ebligis la plibonigon de kutivado en granda nombro de hektaroj.

Ankaŭ brutobredado ludas gravan rolon en la unuaranga sektoro. Okazis pliigo de instalado de porkobredejoj. Tiel tiu subsektoro superis la iaman tradician bredadon de ŝafoj kaj kaproj.[3]

Turismo estas altirita per la stepaj pejzaĝoj kaj per la arta heredo elstare ĉe la Monaĥejo de Sigena kaj la Kartuzio de Nia Sinjorino de la Fontoj.

La komarko kiel institucio redakti

La leĝo de la komarkokreo estas la leĝo 17/2002 de la 5-a de julio 2001.[4] La komarko konstituiĝis en la 7-a de oktobro 2002. La regokapabloj estis transpasigitaj el la regiona registaro en la 1-a de januaro 2003.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Replega de Toponimia Monegrina
  2. Topónimos de Los Monegros (retejo Os Monegros)
  3. "Los usos del suelo en la Comarca de los Monegros"[rompita ligilo] Ana Castelló Puig. "Diagnóstico Territorial sobre el empleo, la formación y la dinamización empresarial" Monegros, Centro de Desarrollo.
  4. Ley de creación de la comarca de LosMonegros. Arkivita el la originalo je 2012-06-28. Alirita 2023-01-31.

Eksteraj ligiloj redakti