Villanueva de Sigena

Villanueva de Sigena [biljaNŬEba desiĤEna] estas municipo de Hispanio, en la oriento de la komarko Monegros (kies ĉefurbo estas Sariñena) apartenanta al la sudokcidenta parto de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Villanueva de Sigena
municipality of Aragon

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22231
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 341  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 43′ N, 0° 1′ U (mapo)41.715277777778-0.0088888888888903 [+]
Alto 230 m [+]
Areo 146,371561 km² (1 463 7.1 561 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villanueva de Sigena (Provinco Ŭesko)
Villanueva de Sigena (Provinco Ŭesko)
DEC
Situo de Villanueva de Sigena
Villanueva de Sigena (Hispanio)
Villanueva de Sigena (Hispanio)
DEC
Situo de Villanueva de Sigena

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villanueva de Sigena [+]
vdr

La loko estas konata kiel naskoloko de la heterodoksa teologo kaj sciencisto Miguel Servet, kiu estis ekzekutita de inkvizicio. Ekde 2002 estas Interpretejo pri la familia domo restaŭrita, sidejo de la Instituto de Estudios Sijenenses Miguel Servet. Proksime estas ankaŭ la Monaĥejo de Sigena, kies ĉefretablo estis pentrita de la renesanca pentristo konata kiel Maestro de Sigena (Majstro de S.).

Geografio

redakti

Ĝia municipa teritorio estas en la oriento de la komarko Monegros, oriente de la teritorio de Sena. Estas abundaj montetoj.

La loĝloko Villanueva de Sigena (231 msm) estas je 64 km de Huesko, provinca ĉefurbo, sur la maldekstra bordo de la rivero Alcanadre. La municipa teritorio estas trapasata per la ŝoseo A-131 paralela al la rivero Alcanadre kiu komunikas kun apuda Sena okcidente kaj kun Ontiñena sudoriente.

Historio

redakti

La araboj loĝis en la areo kaj ili lasis irigacian reton kaj ankaŭ loknomojn kiel Alkanadre. Ekde la falo de la Kaliflando de Kordovo en 1010, la areo ekdependis de Zaragozo, Ilerdo aŭ Ŭesko, depende de la povo de la koncerna tajfo. Tiuepoke oni atingis favoran konsideron por la islamanoj kiuj restis, regotaj per sia propra juro. La forpelo de la moriskoj de 1610 rezultis en grava krizo en la loka ekonomio. Dum ĉirkaŭ ok jarcentoj la moriskoj estis grava parto de la loĝantaro, esenca ekonomie en agrikulturo kaj artmetioj.

La Monaĥejo de Sigena estis ege influa por ĉiuj loĝlokoj de la komarko Monegros, promociis la reloĝadon kaj havigis al la novaj loĝantoj loĝcartojn, tipe en la Mezepoko kiel feŭdisma kontrakto inter la Monaĥejo kaj la lokanoj, kiu precizigis devojn kaj rajtojn.[1]

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Villanueva de Sigena: oni malaltiĝis ĝis nunaj 370 loĝantoj.

Aktualo

redakti

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (cerealoj, migdaloj, olivarboj kaj fruktarboj) kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj, kortobirdoj kaj bovoj) al natura, kultura kaj rura turismo.

Vidindaĵoj

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti

Bibliografio

redakti
  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Ed. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj

redakti