Sariñena [sariNJEna] (Sarinyena en aragona) estas municipo de Hispanio, en la centroriento de la komarko Monegros (kies ĉefurbo estas Sariñena mem) apartenanta al la sudokcidenta parto de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Sariñena
municipality of Aragon

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22200
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 4 131  (2023) [+]
Loĝdenso 15 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 48′ N, 0° 9′ U (mapo)41.7933952-0.1574134 [+]
Alto 281 m [+]
Areo 275,565625 km² (2 755 6.5 625 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Sariñena (Provinco Ŭesko)
Sariñena (Provinco Ŭesko)
DEC
Situo de Sariñena
Sariñena (Hispanio)
Sariñena (Hispanio)
DEC
Situo de Sariñena

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sariñena [+]
vdr

Geografio

redakti

Ĝia municipa teritorio estas en la centroriento de la komarko Monegros, oriente de la teritorio de Lanaja, kaj norde de tiu de Castejón de Monegros. Estas lageto okcidente de la loĝloko, kun areo norde de la montaro Alcubierre en zono transira inter la centra parto de la valo de Ebro kaj la lastaj deklivaroj de Somontano. La teritorio estas inter la basenoj de la riveroj Alcanadre kaj Flumen, kiuj kuniĝas je malmultaj km sude de la loĝloko. La municipa teritorio enhavas, krom la ĉefan loĝlokon, ankaŭ la loĝlokojn La Cartuja de Monegros, Lastanosa, Pallaruelo de Monegros, La Masadera kaj San Juan del Flumen.

La loĝloko Sariñena (406 msm) estas je 47 km de Huesko, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio estas komunikata inter aliaj per sep ŝoseoj, kiuj komunikas kun norda Capdesaso, orienta Castelflorite, Sena kaj Villanueva de Sigena sudoriente, Albalatillo kaj Castejón de Monegros sude, Lanaja okcidente kaj Lalueza kaj Poleñino nordokcidente.

Historio

redakti

Oni trovis restaĵojn de Bronzepoko, Ferepoko kaj iberoj. La loknomo Sariñena ŝajne devenas de la epoko de la iberoj, tra la iber-eŭska vorto "tza-ara-agan-en-na" (Saragnena) kiu signifas «kiu havas plian kvantoj de kampoj de mileo», kio estis kutima en la areo kaj la rivero Alcanadre estis konata kiel Matapanizos (panizo estas loka vorto por mileo).[1]

La araboj loĝis en la areo kaj ili lasis irigacian reton kaj ankaŭ loknomojn kiel Alkanadre. Ekde la falo de la Kaliflando de Kordovo en 1010, la areo ekdependis de Zaragozo, Ilerdo aŭ Ŭesko, depende de la povo de la koncerna tajfo. Tiuepoke oni atingis favoran konsideron por la islamanoj kiuj restis, regotaj per sia propra juro. La forpelo de la moriskoj de 1610 rezultis en grava krizo en la loka ekonomio. Dum ĉirkaŭ ok jarcentoj la moriskoj estis grava parto de la loĝantaro, esenca ekonomie en agrikulturo kaj artmetioj.

Sariñena estis konkerita el islamanoj fare de la trupoj de Petro la 1-a en 1100 kaj tuj oni donis ĝin al Fortún Sánchez (1101-1105). Poste ĝi estis rekuperita por la krono fare de Ramón Berenguer la 4-a. Loĝĉarto de Oktobro 1170 havigita de Alfonso la 2-a, donis al la loĝantoj la teritoriojn de Sariñena, la foruojn de Zaragozo, kaj permeson por praktiki irigaciajn kanalojn en la riveroj Alcanadre kaj Isuela. En 1372, Petro la 4-a aligis tiun lokon kaj ĝiajn domarojn al la Krono de Aragono kaj en 1381 oni donis la privilegion okazigi foirajn kaj bazarojn. La reĝino María, en 1422, rajtigis la konstruadon de ponto super la rivero Alcanadre, permesante pagigadon pro ties uzado.​

 
La Kartuzio.
 
Aerodromo de la milito.

La Kartuzio de Nia Sinjorino de la Fontoj, en la municipa teritorio de Lanaja, estis fondita en 1507 fare de la grafoj de Sástago kaj senjoroj de Pina, Beatriz de Luna kaj Blasco de Alagón. Tamen malfekundeco de la teroj, aĉa klimato kaj pesto kiu okazigis la morton de kelkaj monaĥoj, rezultis en la abandono de la instalaĵo, translokiĝante sin al la Kartuzio Aula Dei de Zaragoza en 1563.[2]

La Monaĥejo de Sigena estis ege influa por ĉiuj loĝlokoj de la komarko Monegros, promociis la reloĝadon kaj havigis al la novaj loĝantoj loĝcartojn, tipe en la Mezepoko kiel feŭdisma kontrakto inter la Monaĥejo kaj la lokanoj, kiu precizigis devojn kaj rajtojn.[3]

Pascual Madoz registris, ke en 1845 Sariñena havis ĉirkaŭ 300 domojn, nezorgitajn stratojn kaj kvar placojn pli bone zorgitajn. La tiama produkto estis tritiko, kion oni eksportis al Katalunio.[4]

Dum la Hispana Enlanda Milito, la tiama aerodromo de Sariñena estis la ĉefa milita flughaveno de la respublika flanko en la Fronto de Aragono, ĉefe dum la somero-aŭtuno 1936, kun partopreno en bombardado de Huesca, Tardienta kaj Zaragozo. Sekve la frankisma aviado atakis ofte la areon. Okupita de la frankisma armeo en marto 1938, ĝi gastigis fortojn de la germana Legio Cóndor kaj poste de la Aviazione Legionaria Italiana.[5]

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, sed ĉe Sariñena kiel komarka ĉefurbo retenis la loĝantaron super la 4 000 loĝantoj (2022).

Aktualo

redakti

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (cerealoj, migdaloj, olivarboj kaj fruktarboj) kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj, kortobirdoj kaj bovoj) al natura, kultura kaj rura turismo. Nuna ĉefa agrikulturo estas de irigacio, kaj estas rilata industrio, nome furaĝo, plasto ktp.

Vidindaĵoj

redakti
 
La lageto.
  • Preĝejo de Sankata Savinto, malfrubaroka de la fino de la 18-a jarcento ĝis komenco de la 19-a jarcento.
  • La Kartuzio kun murpentraĵoj de fray Manuel Bayeu, bofrato de Goya.
  • Ermitejo de Sankta Jakobo, malfruromanika, de la 13-a jarcento.
  • Domego Casa La Miguela estas ekzemplo de la aragona civila arkitekturo, nune hejmo de la Muzeo de la Lageto (ankaŭ etnologia). Fakte ĉefa natura loko estas la Lageto de Sariñena, 206 ha ampleksa, iam sallago, sed pro disvastigo de irigacio ĝi sensaliĝis, kaj nun estas gastigejo de akvobirdoj kaj tre grave de migrobirdoj.
  • Ĉe la preĝejo estas la malnova kazino (fakte klubo de altklasanoj), unu de la konstruaĵoj plej interesaj de la loko, same kiel la Domego Penén-Paraled, de la 18-a jarcento. La Fontano de Villanueva, ĉe la iama murego, estas unu de la plej antikvaj konstruaĵoj de la municipo Sariñena, ĉar ĝi estas de la 17-a jarcento, kun du tuboj sub arko kaj trinkujo.

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti
  1. Apuntes etnográficos de la Villa de Sariñena.
  2. Cartuja de Nuestra Señora de Las Fuentes, Sariñena. (Bienes de interés cultural de Aragón)
  3. Edad Media
  4. Madoz, Pascual (Madrid, 1846-1850). Diccionario geográfico-estadístico-histórico de España y sus posesiones de Ultramar. Establecimiento tipográfico de P. Madoz y L. Sagasti. Volumen XIII, p. 867.
  5. «Un documental recupera la historia del aeródromo de Sariñena». El Heraldo de Aragón. 1a de decembro 2009. Konsultita la 29an de oktobro 2014.

Bibliografio

redakti
  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Ed. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj

redakti