Por samtitola artikolo vidu la paĝon SENA (Metroo de Medellín).

Sena [SEna] estas municipo de Hispanio, en la oriento de la komarko Monegros (kies ĉefurbo estas Sariñena) apartenanta al la sudokcidenta parto de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Sena
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22230
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 486  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 43′ N, 0° 3′ U (mapo)41.715555555556-0.043611111111119Koordinatoj: 41° 43′ N, 0° 3′ U (mapo) [+]
Alto 221 m [+]
Areo 104,690537 km² (1 046 9.0 537 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Sena (Provinco Ŭesko)
Sena (Provinco Ŭesko)
DEC
Sena
Sena
Situo de Sena
Sena (Hispanio)
Sena (Hispanio)
DEC
Sena
Sena
Situo de Sena

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sena (Huesca) [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas en la oriento de la komarko Monegros, oriente de la teritorio de Castejón de Monegros kaj okcidente de tiu de Villanueva de Sigena. Estas abundaj montetoj.

La loĝloko Sena (221 msm) estas je 61 km de Huesko, provinca ĉefurbo, sur la maldekstra bordo de la rivero Alcanadre. La municipa teritorio estas trapasata per la ŝoseo A-131 paralela al la rivero Alcanadre kiu komunikas kun apuda Villanueva de Sigena oriente kaj kun Sariñena nordoriente. Krome laŭ la ŝoseo A-1217 norde estas Castelflorite.

Historio redakti

La araboj loĝis en la areo kaj ili lasis irigacian reton kaj ankaŭ loknomojn kiel Alkanadre. Ekde la falo de la Kaliflando de Kordovo en 1010, la areo ekdependis de Zaragozo, Ilerdo aŭ Ŭesko, depende de la povo de la koncerna tajfo. Tiuepoke oni atingis favoran konsideron por la islamanoj kiuj restis, regotaj per sia propra juro. La forpelo de la moriskoj de 1610 rezultis en grava krizo en la loka ekonomio. Dum ĉirkaŭ ok jarcentoj la moriskoj estis grava parto de la loĝantaro, esenca ekonomie en agrikulturo kaj artmetioj.

La Monaĥejo de Sigena estis ege influa por ĉiuj loĝlokoj de la komarko Monegros, promociis la reloĝadon kaj havigis al la novaj loĝantoj loĝcartojn, tipe en la Mezepoko kiel feŭdisma kontrakto inter la Monaĥejo kaj la lokanoj, kiu precizigis devojn kaj rajtojn.[1]

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Sena: oni malaltiĝis ĝis nunaj 496 loĝantoj.

Demografio redakti

Demografia evoluo
1900 1910 1920 1930 1940 1950 1960 1970 1981 1991 1996 2001 2006 2022
942 992 1225 1206 1065 1011 1014 883 765 610 615 577 556 496

Aktualo redakti

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (cerealoj, migdaloj, olivarboj kaj fruktarboj) kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj, kortobirdoj kaj bovoj) al natura, kultura kaj rura turismo.

Vidindaĵoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Bibliografio redakti

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Ed. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj redakti