Lalueza [laLŬEza] estas municipo de Hispanio, en la nordo de la komarko Monegros (kies ĉefurbo estas Sariñena) apartenanta al la okcidenta parto de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Lalueza
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22214
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 882  (2023) [+]
Loĝdenso 10 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 51′ N, 0° 15′ U (mapo)41.841944444444-0.25555555555556Koordinatoj: 41° 51′ N, 0° 15′ U (mapo) [+]
Alto 285 m [+]
Areo 88,192419 km² ( 881 9.2 419 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Lalueza (Provinco Ŭesko)
Lalueza (Provinco Ŭesko)
DEC
Lalueza
Lalueza
Situo de Lalueza
Lalueza (Hispanio)
Lalueza (Hispanio)
DEC
Lalueza
Lalueza
Situo de Lalueza

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lalueza [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas en la nordo de la komarko Monegros, norde de la teritorio de Lanaja, okcidente de Capdesaso kaj oriente de Grañén; kaj norde de la depresio de Ebro sur la dekstra bordo de la rivero Flumen.

La loĝloko Lalueza (285 msm) estas je 35 km de Huesko, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio estas komunikata trans la rivero laŭ la ŝoseo A-1213 kun Sariñena sudoriente kaj kun Grañén nordokcidente, kaj de ĉi flanko laŭ loka ŝoseo kun Lanaja. La municipo enhavas ankaŭ la loĝlokojn Marcén kaj San Lorenzo del Flumen.

Historio redakti

La araboj loĝis en la areo kaj ili lasis agrikulturan reton kaj ankaŭ loknomojn. Ekde la falo de la Kaliflando de Kordovo en 1010, la areo ekdependis de Zaragozo, Ilerdo aŭ Ŭesko, depende de la povo de la koncerna tajfo. Tiuepoke oni atingis favoran konsideron por la islamanoj kiuj restis, regotaj per sia propra juro. La forpelo de la moriskoj de 1610 rezultis en grava krizo en la loka ekonomio. Dum ĉirkaŭ ok jarcentoj la moriskoj estis grava parto de la loĝantaro, esenca ekonomie en agrikulturo kaj artmetioj. En la teritorio de Marcén estas la arkeologia kuŝejo Las Cias kun restaĵoj de kvartalo de islamaj metiistoj kaj eĉ kun moskeo, inter aliaj trovitaĵoj. Tiu kuŝejo estis lastatempe studita kaj interpretita muzee. Marcén konservas ankaŭ romanikan preĝejon de la 16-a jarcento ununava kun plurlatera absido.

 
La preĝejo de San Lorenzo del Flumen.

La areo estis konkerita de kristanoj ĉirkaŭ la 11-a jarcento.

La Enlanda Milito estis sangelverŝa en la areo pro la atakoj de la respublikaj fortoj kontraŭ la provinca ĉefurbo Huesca, kiu estis kontrolita de la insurekciuloj ekde la komenco de la milito.

En la 1950-aj jaroj oni konstruis novan loĝlokon San Lorenzo del Flumen, kiu estis inaŭgurita en 1963. Tie ekloĝis kamparanoj de aliaj areoj kaj precize de montaraj nordaj lokoj inunditaj de akvorezervejoj.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Lalueza: oni malaltiĝis ĝis nunaj 888 loĝantoj (2022).

Aktualo redakti

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (cerealoj, migdaloj, olivarboj kaj fruktarboj) kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj, kortobirdoj kaj bovoj) al natura, kultura kaj rura turismo.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la preĝejoj de Lalueza kaj de Marcén, ties arkeologia kuŝejo, la bordoj de la rivero Flumen kaj aliaj naturaj lokoj.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Bibliografio redakti

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Ed. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj redakti