Almuniente

municipo en Aragono, Hispanio

Almuniente [almuNJENte] estas municipo de Hispanio, en la nordo de la komarko Monegros (kies ĉefurbo estas Sariñena) apartenanta al la okcidenta parto de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Almuniente
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22255
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 440  (2023) [+]
Loĝdenso 12 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 57′ N, 0° 25′ U (mapo)41.950833333333-0.41027777777779 [+]
Alto 337 m [+]
Areo 37,555967 km² ( 375 5.5 967 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Almuniente (Provinco Ŭesko)
Almuniente (Provinco Ŭesko)
DEC
Situo de Almuniente
Almuniente (Hispanio)
Almuniente (Hispanio)
DEC
Situo de Almuniente

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Almuniente [+]
vdr

Geografio

redakti

Ĝia municipa teritorio estas en la nordo de la komarko Monegros, okcidente de la teritorio de Grañén, sudoriente de tiu de Torres de Barbués, kaj norde de tiu de Robres, nordokcidente de la Montaro Alcubierre kaj norde de la depresio de Ebro. La municipo enhavas la loĝlokojn Almuniente kaj Frula (en la foto de la tabelo).

La loĝloko Almuniente (337 msm) estas je 23 km de Huesko, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio estas komunikata per la ŝoseo A-1210 kiu komunikas kun Grañén oriente kaj kun Valfonda de Santa Ana okcidente, kaj krome kun apuda Torres de Barbués nordoriente kaj Robres sudokcidente.

Historio

redakti

La areo de Almuniente estis loĝata jam antaŭ la romia epoko fare de ilergetoj, kies teritorio estis inter la riveroj Segre kaj Gállego. Je la alveno de la romianoj, la ebenaĵoj de Tardienta kaj Almudévar, tra kiu estis la Via Lata —vojo inter Caesaraugusta kaj Oska—, estis kultivejoj por cerealoj.[1]

La araboj loĝis en la areo kaj ili lasis agrikulturan reton kaj ankaŭ loknomojn. La loknomo "Almuniente" devenas de la araba المنيان AL-MUNJĀN "la du bienoj" aŭ fruktoĝardenoj.​[2] Kurioze pli ol unu jarmilon poste, la municipo denove enhavas du loĝlokojn.

Ekde la falo de la Kaliflando de Kordovo en 1010, la areo ekdependis de Zaragozo, Ilerdo aŭ Ŭesko, depende de la povo de la koncerna tajfo. Tiuepoke oni atingis favoran konsideron por la islamanoj kiuj restis, regotaj per sia propra juro. La forpelo de la moriskoj de 1610 rezultis en grava krizo en la loka ekonomio. Dum ĉirkaŭ ok jarcentoj la moriskoj estis grava parto de la loĝantaro, esenca ekonomie en agrikulturo kaj artmetioj.

La Enlanda Milito estis sangelverŝa en la areo. La fronto stabiliĝis meze de ambaŭ tendaroj. La tranĉelinioj etendiĝis tra la tuta ĉirkaŭaĵo. La damaĝoj kaj sekva migrado estis akra frapo kontraŭ la loko.

Kadre de la frankismaj klopodoj restrukturigi la ruran etoson oni konstruis novan loĝlokon Frula, kiu nun enhavas la plej grandan parton de la loĝantaro.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Almuniente: oni malaltiĝis ĝis nunaj 453 loĝantoj (2022), spite proksimecon al la provinca ĉefurbo.

Aktualo

redakti

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (cerealoj, migdaloj, olivarboj kaj fruktarboj) kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj, kortobirdoj kaj bovoj) al natura, kultura kaj rura turismo.

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti
  1. «Datos históricos de Tardienta». Ayuntamiento de Tardienta. Konsultita la 19an de novembro 2021.
  2. POCKLINGTON, Robert (2016). «Lexemas toponímicos andalusíes (I)». Alhadra. Revista de la cultura andalusí 2. ISSN 2444-5282.

Bibliografio

redakti
  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Ed. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj

redakti