Robres [RObres] estas municipo de Hispanio, en la nordokcidento de la komarko Monegros (kies ĉefurbo estas Sariñena) apartenanta al la sudokcidenta parto de la Provinco Huesko (regiono Aragono). La loknomo Robres estas komprenebla kiel Robles (kverkoj) kaj tiusence aperas kverko en la municipa blazono.

Robres
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22252
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 523  (2023) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 52′ N, 0° 28′ U (mapo)41.866388888889-0.46083333333334Koordinatoj: 41° 52′ N, 0° 28′ U (mapo) [+]
Alto 400 m [+]
Areo 64,241346 km² ( 642 4.1 346 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Robres (Provinco Ŭesko)
Robres (Provinco Ŭesko)
DEC
Robres
Robres
Situo de Robres
Robres (Hispanio)
Robres (Hispanio)
DEC
Robres
Robres
Situo de Robres

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Robres [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas en la nordokcidento de la komarko Monegros, okcidente de la teritorio de Grañén, norde de tiuj de Almuniente kaj Senés de Alcubierre, kaj oriente de tiu de Leciñena, norde de la Montaro Alcubierre kaj de la depresio de Ebro.

La loĝloko Robres (400 msm) estas je 34 km de Huesko, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio estas komunikata per la ŝoseo A-1211 kiu komunikas kun Alcubierre sude, per la A-1214 kun Grañén nordoriente, kaj krome kun Almuniente kaj Senés de Alcubierre norde.

Historio redakti

La araboj loĝis en la areo kaj ili lasis irigacian reton kaj ankaŭ loknomojn. Ekde la falo de la Kaliflando de Kordovo en 1010, la areo ekdependis de Zaragozo, Ilerdo aŭ Ŭesko, depende de la povo de la koncerna tajfo. Tiuepoke oni atingis favoran konsideron por la islamanoj kiuj restis, regotaj per sia propra juro. La forpelo de la moriskoj de 1610 rezultis en grava krizo en la loka ekonomio. Dum ĉirkaŭ ok jarcentoj la moriskoj estis grava parto de la loĝantaro, esenca ekonomie en agrikulturo kaj artmetioj.

La plej fruaj referencoj de Robres estas de 1118,[1]​kiam la reĝo Alfonso la 1-a konkeris ankaŭ Almudévar, la kastelon de Salcey (La Paúl), Sariñena kaj Zuera, en la kampanjo kontraŭ Zaragozo. En 1258 Jakobo la 1-a donis al Blasco de Maza la kastelojn kaj urbojn de Grañén kaj Robres, kiuj poste estis donitaj kiel senjorlandoj de baronecoj al Petro la 1-a de Ayerbe, unua barono de Ayerbe kaj Arnueso. La 20an de novembro 1646 la loko estis donita de Filipo la 4-a al Bernardo de Pons y Turell, unua grafo de Robres.

Kadre de la Hispana Milito de Sendependiĝo Francisco Espoz y Mina mortpafigis en Alcubierre pro malfido la gerilanon José Tris "El Malcarau", la 23an de aprilo 1812, evitinte kapton fare de la franca armeo en Robres.[2]

La Enlanda Milito estis ege sangelverŝa en la areo.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Robres: oni malaltiĝis el 683 loĝantoj en 1999 ĝis nunaj 537 loĝantoj (2022). Nune estas ĉirkaŭ 225 loĝataj domoj, dum aliaj 100 estas neloĝataj.

Aktualo redakti

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (cerealoj, migdaloj, olivarboj kaj fruktarboj) kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj, kortobirdoj kaj bovoj) al natura, kultura kaj rura turismo.

Vidindaĵoj redakti

  • Preĝejo kun mudeĥara sonorilturo.
  • Aparta interesaĵo estas la kultura aktiveco, ekzemple fare de loka teatra trupo, Festivalo de Paroleco kaj Interpretejo pri la Enlanda Milito en Aragono, en iama lernejo, inaŭgurita en 2006. En 2019 ĝi ricevis preskaŭ du mil vizitantojn, kaj ĝi ekspozicias objektojn, tekstojn kaj bildojn de la periodo de la Respubliko, la Enlanda Milito kaj la Frankisma epoko.[3][4]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. «Alfonso I, Rey de Aragón y Navarra (1073-1134).» En MCNBiografias.com. [www.mcnbiografias.com]. Konsultita la 27an de junio 2019.
  2. «José Tris, «El Malcarau» | Voluntarios de Aragón». en [webcache.googleusercontent.com.] Arkivita el la originalo la 5an de aprilo 2017. Konsultita la 27an de junio 2019.
  3. «C.I. Guerra Civil en Aragón».[rompita ligilo] turismolosmonegros.org. Konsultita la 1an de aprilo 2021.
  4. Diario del Alto Aragón, eld. (22a de januaro 2020). «Renovado el convenio para la gestión del Centro de Interpretación de la Guerra Civil en Aragón ubicado en Robres». Konsultita la 1an de aprilo 2021.

Bibliografio redakti

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Ed. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj redakti