Alfonso la 1-a (Aragono)

reĝo de Aragono kaj de Navaro
(Alidirektita el Alfonso la 1-a)

Alfonso la 1-a de Aragono (naskiĝis ĉ. 1073, mortis en Poleñino, Aragono, la 7-an de septembro 1134), nomata La Batalanto, estis reĝo de Aragono kaj Pamplono inter 1104 kaj 1134. Filo de Sanĉo Ramirez (reĝo de Aragono kaj Pamplono inter 1063 kaj 1094) kaj Felicia de Roucy, entroniĝinta post la morto de sia duonfrato Petro la 1-a.

Alfonso la 1-a
reĝo de Aragono kaj Pamplono
Persona informo
Naskonomo Alfonso Sánchez
Naskiĝo 1-an de januaro 1073 (1073-01-01)
en Aragonio
Morto 7-an de septembro 1134 (1134-09-07) (61-jaraĝa)
en Poleñino,  Aragonio
Tombo Chapel of Saint Bartholomew (Huesca) vd
Lingvoj mezepoka aragona lingvo • hispana vd
Ŝtataneco Aragonio • Reĝlando Pamplono vd
Subskribo Alfonso la 1-a (Aragono)
Familio
Dinastio Jiménez dynasty • Reĝa Domo de Aragono vd
Patro Sancho Ramírez vd
Patrino Felicia of Roucy vd
Gefratoj Ramiro la 2-a de Aragono • Petro la 1-a de Aragono • Fernando Sánchez vd
Edz(in)o Urraca la 1-a vd
Infanoj sen valoro vd
Profesio
Alia nomo el Batallador • el Bataller • Borrokalaria vd
Okupo reganto • Miles Christianus vd
Verkado
Verkoj Testament of Alfonso I of Aragon and Pamplona vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alfonso elstaris en la batalado kontraŭ la islamanoj kaj duobligis la teritorion de la reĝlandoj de Aragono kaj Pamplono post la decida kaj ŝlosila konkero de Zaragozo. Portempe, kaj danke al lia geedzeco kun Urraca 1-a de Leono, li regis super Leono, Kastilio kaj Toledo kaj estis nomita inter 1109-1114 "imperiestro de Leono kaj reĝo de la tuta Hispanio" aŭ "imperiestro de ĉiuj Hispanioj", ĝis la nobela opozicio pelis la nuligon de la geedzeco. La eĥoj de liaj venkoj transiris la limojn. Liaj kampanjoj kondukis lin al la sudaj urboj de Kordovo, Granado kaj Valencio kaj trudis al la islamanoj severajn malvenkojn en Valtierra, Cutanda, Arnisol aŭ Cullera.

Ĉe lia morto, kaj en kio estas unu el la plej kontestataj epizodoj de lia vivo, li testamentis siajn regnojn al militaj ordenoj, kio ne estis akceptita de la nobelaro, kiu elektis lian fraton Ramiro la 2-a, la Monaĥo, en Aragono kaj García Ramírez, la Restaŭranto, en Navaro, dividante tiel lian reĝlandon.

Privata kuracisto de li estis eble Petrus Alfonsi.