Leciñena [leziNJEna] estas municipo de Hispanio, en la okcidenta parto de la komarko Monegros (ĉefe de la Provinco Huesca) sed apartenanta al la orienta parto de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono). Ĝi estas unu de ses zaragozaj municipoj, nome de nordo suden Leciñena, Perdiguera, Farlete, Monegrillo, La Almolda kaj Bujaraloz, kiuj post la nova komarkigo aprobita en 1996 estas parto de Monegros.

Leciñena
loĝloko • municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50160
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 103  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 48′ N, 0° 37′ U (mapo)41.7928309-0.61394419999999Koordinatoj: 41° 48′ N, 0° 37′ U (mapo) [+]
Alto 415 m [+]
Areo 178,642708 km² (1 786 4.2 708 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Leciñena (Provinco Zaragozo)
Leciñena (Provinco Zaragozo)
DEC
Leciñena
Leciñena
Situo de Leciñena
Leciñena (Hispanio)
Leciñena (Hispanio)
DEC
Leciñena
Leciñena
Situo de Leciñena

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Leciñena [+]
vdr

La loknomo Leciñena estas etimologie plej verŝajne devena el iu romiano nome Licinius kiu posedus en tiu areo vilaon rilatan al la urbo Caesar Augusta,[1] sed popola etimologio rilatas al iu iama gastejo ĉe anzino kiu estus nominta kaj la gastejon kaj la sekvan loĝlokon. Tiukadre aperas anzino en la municipaj blazono kaj flago.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas en la okcidenta parto de la komarko Monegros, norde de Perdiguera. Temas pri tre arida areo. Leciñena estas ĉe la Sierra de Alcubierre ĉe la depresio de la grandrivero Ebro.

La loĝloko Leciñena (415 msm) estas je 33 km de Zaragozo, kaj je 43 km de Sariñena, la komarka ĉefurbo. Ĝi estas komunikata laŭ la ŝoseo A-129 komunikata inter Alcubierre oriente kaj Perdiguera, Villamayor de Gállego kaj Zaragozo sudokcidente. Iom pli diste sed eble pli komforte estus aliri al la N-330 aŭ Autovía Mudéjar A-23 ĉe San Mateo de Gállego kaj de tie suden tra Villanueva de Gállego al Zaragozo.

Historio redakti

 
Pregejo.

Oni trovis restaĵojn en multaj arkeologiaj kuŝejoj, kelkaj el kiuj de Bronzepoko kaj de epoko de romianoj.

Plej verŝajne la areo (tiom proksima al Zaragozo) estis loĝata kaj de romianoj kaj de araboj.

En la 12-a jarcento ĝi estis konkerita de kristanoj por la Regno Aragono. Leciñena estas ligita al la konkero de Zaragozo en 1118 fare de Alfonso la 1-a. Post tio, oni kreis la Baronecon de Zuera, kaj Leciñena estis inkludita ene de tiu asocia al la urbeto Zuera.

Kiam antaŭ 1338 Zuera reintegriĝis al la Reĝlando Aragono, ankaŭ Leciñena same faris; kaj kiam en 1366 Petro la 4-a vendis la Baronecon al la urbo Zaragozo, Leciñena restis en la Senjorlando de la ĉefurbo.[1]

 
Sanktejo de Nuestra Señora de Magallón.

La tradicio sugestas devenon de la Sanktejo de Nuestra Señora de Magallón —fundamenta por la historio kaj ekonomio de Leciñena— en 1283. En la 15-a jarcento ĝi estis unu de la plej gravaj sanktejoj de la regno kaj inter la 16-a kaj 18-a jarcentoj ĝi estis celo de reformoj kaj ampleksigoj. La 24-an de Januaro 1809 kadre de la Milito de Hispana Sendependiĝo, dum Zaragozo suferis la duan sieĝon fare de franca armeo, la Sanktejo estis rabita kaj incendiita de la francoj, rezulte en dekoj da mortintoj inter la lokanoj de Leciñena, krom nombraj viktimoj de la hispana armeo en la nomita Batalla del Llano.

Siavice la preĝejo estis konstruita en la dua duono de la 16-a jarcento; eble la kostoj kaj de konstruado kaj de posta bontenado de la templo rezultis en granda ŝuldo de la municipo en la 16-a jarcento, kio devigis ĝin doni la profiton de siaj havaĵoj al pruntedonintaro, kio pluis ĝis la 18-a jarcento.[1]​​

Dum la Hispana Enlanda Milito tuj post la Puĉo de la 17-a kaj la 18-a de julio 1936, Leciñena restis dekomence en la zono respublika, sed la 12-an de Oktobro samjare, la trupoj de Franco konkeris la lokon. La batalfronto establiĝis oriente de Leciñena ĉe la montopasejo de Alcubierre kie dum pli ol dek kvin monatoj la du armeoj plifortiĝis per kompleksa sistemo de tranĉeoj kaj interbatalis preskaŭ seninterrompe. La nombro de viktimoj estis alta ambaŭflanke, kaj foje okazis batalpaŭzoj por enterigi mortintojn hazarde kuŝintajn sur nenies tero.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Leciñena kie oni malaltiĝis el 2 108 loĝantoj en 1920 kaj 1930 ĝis nunaj 1 116 loĝantoj, spite proksimecon al la regiona kaj provinca ĉefurbo kaj eble pro la arideco de la tereno kiu malhelpas fruktodonan agrikulturon.

Ekonomio redakti

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado, aktuale pro la proksimeco al Zaragozo, kaj pro la aktiveco de la loka industria zono, al diverseco en laborokupado. Proksimume 11 000 ha de la municipa teritorio estas kultivataj. Temas pri pluva agrikulturo (senirigacia) de cerealo (tritiko kaj sekalo), kiu suferas ekstremajn klimatajn kaj terenajn kondiĉojn (lastatempe oni rekuperis indiĝenan variaĵon de tritiko nome Aragón 0311​). Nur malgranda parto de la kultivita tereno estas okupata de vitejoj, olivarbaroj kaj migdalarboj. Krome oni laboras por fruktoĝardenoj kaj bienoj en proksimaj lokoj aŭ eĉ en entreprenoj kaj vendejoj ene kaj ekster la loĝloko. Tradicia brutobredado estis de ŝafoj, sed dum la lastaj jardekoj tio klare superiĝis per industria brutobredado de porkoj, nome ĉirkaŭ tri dek ekspluatejoj. Krome oni bredas ankaŭ bovidojn, kuniklojn kaj kokojn.

La industria sektoro funkcias ĉefe ĉe la industria zono El Llano, kie instaligis metalurgio, nome fabrikado de agrikultura maŝinaro, remorkoj, seruroj kaj aluminio, aldone al jam ekzistintaj industrioj de semoselektado, industria buĉejo de kunikloj, kaj la komerca aktiveco de la Cooperativa Agraria San Isidro.[2]

Vidindaĵoj redakti

Inter vidindaĵoj elstaras la trinava preĝejo de Nuestra Señora de la Asunción de la 16-a jarcento, de stilo gotik-renesanca, konstruita el ŝtono kun sonorilturo konstruita ekstere el briko, frukto de tri konstruepokoj, el kiuj plej interesa estas la kvadrata sektoro ĝis la plialtigo de la 16-a jarcento.[3] Estas ankaŭ plurlatera absido.

Sur monteto estas la Sanktejo de la Virgulino de Magallón ekkonstruita en la 13-a jarcento, kun reformoj kaj ampleksigoj ĝis la 18-a jarcento. Aktuale ĝi funkcias kiel gastejo kaj rigardejo al panoramo de la valo de Ebro. Krome estas la ruinoj de tri malgrandaj preĝejetoj, granda cisterno kaj la restaĵoj de la mezepoka neĝujo.

Laŭ la ŝoseo A-129 oni alvenas al bivako «Las tres Huegas», aro de tranĉeoj kaj militinstalaĵoj faritaj de la frankisma armeo dum la Hispana Enlanda Milito. Tio funkciis ekde Oktobro 1936 ĝis Marto 1938.[4]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 «Historia de Leciñena (Ayuntamiento de Leciñena)». Arkivita el la originalo la 6an de marto 2014. Konsultita la 23an de decembro 2013.
  2. «Economía de Leciñena (Ayuntamiento de Leciñena)». Arkivita el la originalo la 25an de decembro 2013. Konsultita la 24an de decembro 2013.
  3. Iglesia de Nuestra Señora de la Asunción (Leciñena). Aragón mudéjar.
  4. Vivac Las Tres Huegas - San Simón Arkivigite je 2020-10-25 per la retarkivo Wayback Machine (Bienes de interés cultural de Aragón)

Bibliografio redakti

  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.

Eksteraj ligiloj redakti