Perdiguera [perdiGEra] estas municipo de Hispanio, en la okcidenta parto de la komarko Monegros (ĉefe de la Provinco Huesca) sed apartenanta al la orienta parto de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono). Ĝi estas unu de ses zaragozaj municipoj, nome de nordo suden Leciñena, Perdiguera, Farlete, Monegrillo, La Almolda kaj Bujaraloz, kiuj post la nova komarkigo aprobita en 1996 estas parto de Monegros.

Perdiguera
loĝloko
municipality of Aragon (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50161
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 552  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 45′ N, 0° 38′ U (mapo)41.7544192-0.6298152Koordinatoj: 41° 45′ N, 0° 38′ U (mapo) [+]
Alto 473 m [+]
Areo 109,767135 km² (1 097 6.7 135 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Perdiguera (Provinco Zaragozo)
Perdiguera (Provinco Zaragozo)
DEC
Situo de Perdiguera
Perdiguera (Hispanio)
Perdiguera (Hispanio)
DEC
Situo de Perdiguera

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Perdiguera [+]
vdr

La loknomo Perdiguera estas etimologie komprenebla kiel Perdrikejo kaj tiukadre aperas perdriko en la municipaj blazono kaj flago.

Geografio

redakti

Ĝia municipa teritorio estas en la okcidenta parto de la komarko Monegros, sude de tiuj de Leciñena, okcidente de Alcubierre, kaj norde de Farlete. Temas pri tre arida areo. Perdiguera estas ĉe la Sierra de Alcubierre kaj enhavas la montopinton Monte Oscuro con 824 msm kun Farlete. Ĝi estas la dua plej alta pinto de la montaro malantaŭ tiu de San Caprasio kun 834 msm.

La loĝloko Perdiguera (473 msm) je 25 km de Zaragozo, estas laŭ la ŝoseo A-129 komunikata inter Leciñena norde kaj Villamayor de Gállego kaj Zaragozo sudokcidente.

Historio

redakti
 
Ruinoj de la ermitejo de la Sankta Kruco.

Oni trovis restaĵojn de epoko de romianoj. Plej verŝajne la areo (tiom proksima al Zaragozo) estis loĝata kaj de romianoj kaj de araboj. En la 12-a jarcento ĝi estis konkerita de kristanoj por la Regno Aragono. Certe en la popolnombrado de 1495, Perdiguera aperas kiel kvartalo de Zaragozo.[1]

Kiel atestiloj de la historio viziteblas en Perdiguera la preĝejo de la 15-a jarcento, pligrandigita en la 16-a jarcento; la ermitejoj de Sankta Engracia kaj de Sankta Kruco, cistera gotiko de la 12-a kaj 13-a jarcentoj; kaj la baroka ermitejo de Sankta Jozefo de la 17-a jarcento. Interesas ankaŭ la urbodomo desegnita de Félix Navarro en 1880.[2]

Estas legendoj pri ekzistado de sorĉistinoj en Perdiguera, eble sur la bazo de iamaj popolaj kuracantinoj.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Perdiguera kie oni malaltiĝis el 869 loĝantoj en 1920 ĝis nunaj 553 loĝantoj, spite proksimecon al la regiona kaj provinca ĉefurbo kaj eble pro la arideco de la tereno kiu malhelpas fruktodonan agrikulturon.

Ekonomio

redakti

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado al turismaj servoj (rura turismo).

Vidindaĵoj

redakti

Inter vidindaĵoj elstaras la preĝejo de la fino de la 15-a jarcento kun impona malfrumudeĥara turo de la 16-a jarcento, tri ermitejoj, el kiuj tiu de la Sankta Kruco estas ruina, kaj aliaj naturaj lokoj.

Bildoj

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti

Bibliografio

redakti
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.

Eksteraj ligiloj

redakti