Monegrillo
Monegrillo [moneGRIljo] estas municipo de Hispanio, en la okcidenta parto de la komarko Monegros (ĉefe de la Provinco Huesca) sed apartenanta al la orienta parto de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono). Ĝi estas unu de ses zaragozaj municipoj, nome de nordo suden Leciñena, Perdiguera, Farlete, Monegrillo, La Almolda kaj Bujaraloz, kiuj post la nova komarkigo aprobita en 1996 estas parto de Monegros.
Monegrillo | |||
---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 50164 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 393 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 38′ N, 0° 25′ U (mapo)41.6387093-0.4158486Koordinatoj: 41° 38′ N, 0° 25′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 437 m [+] | ||
Areo | 183,160799 km² (1 831 6.0 799 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
La loknomo Monegrillo estas diminutivo de la komarkonomo Monegros, siavice devena de "nigraj montoj".
GeografioRedakti
Ĝia municipa teritorio estas en la okcidenta parto de la komarko Monegros, sude de tiu de Lanaja, kaj oriente de Farlete.
La loĝloko Monegrillo (437 msm) estas iom norde de la paga aŭtoŝoseo AP-2 kaj nacia ŝoseo N-2 kiu komunikas inter Candasnos oriente kaj Zaragoza nordokcidente. La regiona ŝoseo A-1104 ebligas la komunikadon kun Farlete (nordokcidente) kaj La Almolda (sudoriente).
HistorioRedakti
La areo estis loĝata de araboj kiuj lasis reton de irigacio. En la 12-a jarcento ĝi estis konkerita de kristanoj por la Regno Aragono. Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Monegrillo kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 393 loĝantoj.
EkonomioRedakti
La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (fruktoĝardeno) kaj brutobredado al turismaj servoj (rura turismo).
VidindaĵojRedakti
Inter vidindaĵoj elstaras la preĝejo de la 16-a jarcento kaj naturaj lokoj.
Vidu ankaŭRedakti
ReferencojRedakti
BibliografioRedakti
- Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.