Caesar Augusta

romia urbo en nuna Zaragozo
(Alidirektita el Caesaraugusta)

CaesaraugustaCaesar Augusta estis la nomo de la romia urbo kie nun estas Zaragozo (Aragono, Hispanio) fondita kiel romia kolonio en la jaro 14 a.n.e.,[1] eble la 23an de decembro,[2] super la ibera urbo jam ege romiigita Salduie.[3] Ties fondo okazis kadre de la reorganizado de la provincoj de Hispania fare de Aŭgusto Cezaro post lia venko en las Kantabraj militoj.

Romiaj muregoj de Caesaraugusta (Zaragozo).

La nova urbo ricevis la nomon «Colonia Caesar Augusta» kaj ĝuis la privilegion havi la kompletan nomon de la fondinto, kiu komisiis sian deductio, kaj la imperiajn taskojn al sia generalo kaj amiko Marko Vipsanio Agripa. En la fondo de la urbo partoprenis veteranaj soldatoj de la legioj IV Macedonica, VI Victrix kaj X Gemina, emeritaj post la militoj kontraŭ nordokcidentaj astur-kantabroj, cele al la defendo de la teritorio kaj al la fiksado de romianoj. Ĝi havis la normalan strukturon de la militistaj tendaroj, kaj estis konstituita sur teritorio proksima al ortangula formo. La tuta urbo estis ĉirkaŭata de murego nur interrompita de kvar pordegoj, kaj ĝi etendiĝis tra tio kio hodiaŭ estas Via Aŭgusta kaj strato Coso, do sekvis la romiajn modelojn. Zaragozo havis statuson de imuna kolonio, kiu kunhavis privilegiojn kiel rajto monerstampadi kaj liberigo de impostopagado.

La tri romiaj provincoj, nome Tarraconensis, Baetica kaj Lusitania, estis dividitaj en distriktoj kun jur-administraciaj funkcioj; el ili tiu de Caesaraugusta, nome conventus juridicus Caesaraugustanus, estis unu el la du plej etendaj de sep de la provinco Tarraconensis. Caesaraugusta tial estis jam dekomence regiona ĉefurbo, anstataŭ Victrix Ivlia Celsa (en la aktuala Velilla de Ebro).

Romia teatro de Caesaraugusta (Zaragozo).

Caesaraugusta floris ĉefe en la 1-a kaj 2-a jarcentoj n.e., kiam oni faris multajn publikajn vorkojn, el kiuj ankoraŭ videblas kelkajn: nome forumo, riverhaveno, kiu faris Caesaraugusta la ĉefa varkomercejo en la valo de la rivero Ebro, la publikaj termoj, la teatro kaj la unua ponto de la urbo, ĉe la loko de la aktuala Ŝtona Ponto. Akvo ankaŭ ludis gravan rolon en la disvolvigo de la romia Zaragozo, pro sia loko borde de la grandrivero Ebro ĉe la enfluejo de la riveroj Huerva kaj Gállego, kaj pro siaj kompleksaj sistemoj de akvoliverado kaj irigacio. Krome oni dokumentis multajn cisternojn, fontanojn, elfluejojn kaj sektorojn de plumbotuboj kaj sanitaraĵoj.

Notoj redakti

  1. Guillermo Fatás (dir.), Guía Histórico-Artística de Zaragoza, Zaragoza, Institución «Fernando el Católico»-Ayto. de Zaragoza, 2008 (4a eld. reviziita kaj ampleksigita), pp. 669-708. ISBN 978-84-7820-948-4.
  2. Mostalac Carrillo, Antonio y María Pilar Biel Ibáñez, «Arqueología y Patrimonio histórico-artístico (1992-2008)», en Guillermo Fatás (dir.), op. cit., 20084, p. 670.
  3. Mostalac Carrillo y Biel Ibáñez, op. cit., ĉap. «Salduie/Salduvia (2-a jc ĝis 15-14 a.n.e.)», pp. 655-667.

Bibliografio redakti

  • Beltrán Lloris, Miguel kaj Guillermo Fatás Cabeza, Historia de Zaragoza, vol. 2. César Augusta, ciudad romana, Zaragoza, Ayuntamiento-Caja de Ahorros de la Inmaculada, 1998. ISBN 84-8069-145-X.
  • Escribano Paño, María Victoria (1998). «Zaragoza tardorromana (284-408)». Historia de Zaragoza. Zaragoza en la Antigüedad tardía (285-714) (1a ed. edición). Ayuntamiento de Zaragoza & Caja de Ahorros de la Inmaculada. p. 93. ISBN 84-8069-147-6.
  • Fatás, Guillermo (dir.), Guía Histórico-Artística de Zaragoza, Zaragoza, Institución «Fernando el Católico»-Ayto. de Zaragoza, 2008, 4a eld. reviziita kaj ampleksigita de Antonio Mostalac Carrillo kaj María Pilar Biel Ibáñez, fako «Arqueología y Patrimonio histórico-artístico (1992-2008)», pp. 643-892. Cfr. ĉap, «La Colonia Caesar Augusta», pp. 669-708. ISBN 978-84-7820-948-4.
  • Lostal Pros, Joaquín kaj Arturo Ansón Navarro (2001). Historia de cuatro ciudades: Salduie, Caesaraugusta, Saraqusta, Zaragoza. Zaragoza: Ayuntamiento, Servicio de Cultura: Caja Inmaculada. ISBN 84-8069-225-1.