Valfarta [balFARta] estas municipo de Hispanio, en la sudoriento de la komarko Monegros (kies ĉefurbo estas Sariñena) apartenanta al la sudokcidenta parto de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Valfarta
municipality of Aragon

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22223
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 62  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 34′ N, 0° 8′ U (mapo)41.558888888889-0.13194444444443Koordinatoj: 41° 34′ N, 0° 8′ U (mapo) [+]
Alto 372 m [+]
Areo 33,204816 km² ( 332 0.4 816 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Valfarta (Provinco Ŭesko)
Valfarta (Provinco Ŭesko)
DEC
Valfarta
Valfarta
Situo de Valfarta
Valfarta (Hispanio)
Valfarta (Hispanio)
DEC
Valfarta
Valfarta
Situo de Valfarta

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Valfarta [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas en la sudoriento de la komarko Monegros, oriente de la teritorio de La Almolda, sude de tiuj de Sena kaj de Villanueva de Sigena kaj norde de Peñalba. Estas abundaj montetoj.

La loĝloko Valfarta (372 msm) estas je 78 km de Huesko, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio estas trapasata per la ŝoseo A-2221 kiu komunikas kun Bujaraloz sude kaj tie kun la paga aŭtovojo AP-2 kaj la nacia ŝoseo N-2 kiu komunikas inter Zaragozo (okcidente) kaj Peñalba kaj Candasnos oriente.

Historio redakti

Oni trovis restaĵojn de Neolitiko kaj de romianoj.[1]

La araboj loĝis en la areo kaj ili lasis irigacian reton kaj ankaŭ loknomojn. Ekde la falo de la Kaliflando de Kordovo en 1010, la areo ekdependis de Zaragozo, Ilerdo aŭ Ŭesko, depende de la povo de la koncerna tajfo. Tiuepoke oni atingis favoran konsideron por la islamanoj kiuj restis, regotaj per sia propra juro. La forpelo de la moriskoj de 1610 rezultis en grava krizo en la loka ekonomio. Dum ĉirkaŭ ok jarcentoj la moriskoj estis grava parto de la loĝantaro, esenca ekonomie en agrikulturo kaj artmetioj.

La Monaĥejo de Sigena estis ege influa por ĉiuj loĝlokoj de la komarko Monegros, promociis la reloĝadon kaj havigis al la novaj loĝantoj loĝcartojn, tipe en la Mezepoko kiel feŭdisma kontrakto inter la Monaĥejo kaj la lokanoj, kiu precizigis devojn kaj rajtojn.[2]

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Valfarta: oni malaltiĝis ĝis nunaj nur 58 loĝantoj.

Aktualo redakti

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (cerealoj, migdaloj, olivarboj kaj fruktarboj) kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj, kortobirdoj kaj bovoj) al natura, kultura kaj rura turismo.

Vidindaĵoj redakti

  • Preĝejo de la Sankta Kruco.
  • Ermitejo de Sankta Kiteria.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Bibliografio redakti

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Ed. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj redakti