Alberuela de Tubo [albeRŬEla deTUbo] (Abargüela de Tubo en aragona) estas municipo de Hispanio, en la nordoriento de la komarko Monegros (kies ĉefurbo estas Sariñena) apartenanta al la okcidenta parto de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Alberuela de Tubo
municipality of Aragon
Administrado
Poŝtkodo 22212
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 308  (2023) [+]
Loĝdenso 15 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 55′ N, 0° 13′ U (mapo)41.909444444444-0.21305555555557Koordinatoj: 41° 55′ N, 0° 13′ U (mapo) [+]
Alto 352 m [+]
Areo 20,79051 km² (20 79. 051 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Alberuela de Tubo (Provinco Ŭesko)
Alberuela de Tubo (Provinco Ŭesko)
DEC
Alberuela de Tubo
Alberuela de Tubo
Situo de Alberuela de Tubo
Alberuela de Tubo (Hispanio)
Alberuela de Tubo (Hispanio)
DEC
Alberuela de Tubo
Alberuela de Tubo
Situo de Alberuela de Tubo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alberuela de Tubo [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas en la nordoriento de la komarko Monegros, norde de la teritorio de Lalueza, okcidente de Huerto kaj oriente de Grañén; kaj norde de la depresio de Ebro inter la valoj de la riveroj Flumen kaj Alcanadre.

La loĝloko Alberuela de Tubo (350 msm) estas je 39 km de Huesko, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio estas komunikata laŭ la ŝoseo A-1223 kun Peralta de Alcofea sudoriente kaj kun Poleñino sudokcidente. La municipo enhavas ankaŭ la loĝlokon Sodeto. La urba kerno estas ĉe rimarkinda monteto sabloŝtona kiu estis fortikita es islama epoko. Ĉirkaŭ la centra placo estas la preĝejo de Sankta Johano Evangelisto kaj forĝejo. Inter la placo kaj la monteto estas la plej antikva parto de la loko kun mallarĝaj stratetoj kaj pli granda koncentriĝo de konstruaĵoj. Inter la placo kaj la ŝoseo esta la malsanulejo kaj la urbodomo (iam lernejoj). Aliflanke de la ŝoseo estas pli nova kerno de la loko.

Historio redakti

 
Restaĵoj de la kastelo.

La araboj loĝis en la areo kaj ili lasis agrikulturan reton kaj ankaŭ loknomojn. Ekde la falo de la Kaliflando de Kordovo en 1010, la areo ekdependis de Zaragozo, Ilerdo aŭ Ŭesko, depende de la povo de la koncerna tajfo. Tiuepoke oni atingis favoran konsideron por la islamanoj kiuj restis, regotaj per sia propra juro. La forpelo de la moriskoj de 1610 rezultis en grava krizo en la loka ekonomio. Dum ĉirkaŭ ok jarcentoj la moriskoj estis grava parto de la loĝantaro, esenca ekonomie en agrikulturo kaj artmetioj. En Alberuela mem araboj havis kastelon de la defendolinio de Zaragozo el la 9-a jarcento, de kiu konserviĝis nur kelkaj fundamentaj ŝtonoj, nun bazo por cikoninesto.

La areo estis konkerita de kristanoj ĉirkaŭ la 11-a jarcento. Estis 19 domoj en 1495 kaj 35 domoj en 1645.

La Enlanda Milito estis sangelverŝa en la areo pro la atakoj de la respublikaj fortoj kontraŭ la provinca ĉefurbo Huesca, kiu estis kontrolita de la insurekciuloj ekde la komenco de la milito.

Ekde la 1950-aj jaroj oni konstruis novan loĝlokon Sodeto. Tie ekloĝis kamparanoj de aliaj areoj kaj precize de montaraj nordaj lokoj inunditaj de akvorezervejoj. La disvastigo de irigacio ebligis plibonigon de agrikulturo kaj brutobredado.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Alberuela de Tubo: oni malaltiĝis el 238 loĝantoj en 1900 ĝis 136 loĝantoj en 2004; paralele estis pli alta la loĝantaro de la nova loko Sodeto, nome kun 351 loĝantoj en 19700 ĉe nur 184 en la kerno de Alberuela. Tamen ankaŭ en Sodeto oni malaltiĝis al 234 loĝantoj en 2004.

Aktualo redakti

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (cerealoj, migdaloj, olivarboj kaj fruktarboj) kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj, kortobirdoj kaj bovoj) al irigaciaj kultivoj, plus natura, kultura kaj rura turismo.

Ĉefa vidindaĵo estas la preĝejo kun fortikeca sonorilturo de la 18-a jarcento, la restaĵoj de la kastelo, ermitejo, islamdevena fontano (nun malutiligita pro irigacio), kavaĵoj, aventura parko La Gabarda, Interpretejo La Colonización Agraria en España (Sodeto) kaj naturaj lokoj.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Bibliografio redakti

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Ed. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj redakti