Meza Cinko

(Alidirektita el Cinca Medio)

Meza Cinko (Cinca Medio en hispana, Cinca Meya en aragona) estas komarko de la sudo de la Provinco Ŭesko, en nordoriento de la regiono Aragono, en Hispanio ĉe la meza fluejo de la rivero Cinca. Ĝia ĉefurbo estas Monzón.

Meza Cinko en Aragono.
Vido de la kastelo en Monzón.

Ĝi limas nordoriente kun Somontano de Barbastro, oriente kun La Litera kaj sude kun Bajo Cinca kaj Monegros. La akso de la komarko estas la rivero Cinca. Nur la du plej nordaj municipoj iom apartiĝas orienten.

Ĝi estas unu de la aragonaj komarkoj kun plej granda loĝdenseco, kun 41,32 loĝ/km² (2019). Ĝiaj ĉefaj enspezofontoj estas industrio kaj agrikulturo.

Municipoj redakti

Ĝi enhavas jenajn naŭ municipojn:

 
Municipoj de Meza Cinko.

La komarko kiel institucio redakti

La leĝo de la komarkokreo estas la leĝo 3/2002 de la 25-a de marto 2002.[1] La komarko konstituiĝis en la 17-a de majo 2002. La regokapabloj estis transpasigitaj el la regiona registaro en la 1-a de julio 2002.

Nuntempa historio redakti

Dum la Hispana Enlanda Milito kaj ĉefe pro agado de anarkiistoj de la CNT oni povis haltigi la klopodojn de la insurekcia puĉo de 18a de julio 1936 kaj oni establis sistemon de kolektiveco kadre de la socia revolucio kun ĉefaj centroj en Monzono, Binaced, Albalate, Alcolea ktp. Ĉio finiĝis per la atako de komunistoj en aŭgusto 1937, preskaŭ unu jaron antaŭ la alveno de la armeo de Franco.[2]

Notoj redakti