Pueyo de Santa Cruz

Pueyo de Santa Cruz [PŬEĝo desantaKRUZ] estas municipo de Hispanio, en la centro de la komarko Meza Cinko (kies ĉefurbo estas Monzón) apartenanta al la suda parto de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Pueyo de Santa Cruz
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22416
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 329  (2023) [+]
Loĝdenso 35 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 51′ N, 0° 9′ O (mapo)41.8577777777780.1563888888889Koordinatoj: 41° 51′ N, 0° 9′ O (mapo) [+]
Alto 246 m [+]
Areo 9,293811 km² (92 9.3 811 ha) [+]
Pueyo de Santa Cruz (Provinco Ŭesko)
Pueyo de Santa Cruz (Provinco Ŭesko)
DEC
Pueyo de Santa Cruz
Pueyo de Santa Cruz
Situo de Pueyo de Santa Cruz
Pueyo de Santa Cruz (Hispanio)
Pueyo de Santa Cruz (Hispanio)
DEC
Pueyo de Santa Cruz
Pueyo de Santa Cruz
Situo de Pueyo de Santa Cruz

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pueyo de Santa Cruz [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝia tre malgranda municipa teritorio estas en la centro de la komarko Meza Cinko, sude de la teritorio de Monzono, norde de tiuj de Binaced kaj de Alfántega kaj oriente de tiu de San Miguel del Cinca. Ĝi estas ĉe la mezo de la valo de la rivero Cinca.

La loĝloko Pueyo de Santa Cruz (246 msm) estas je 73 km de Huesko, provinca ĉefurbo, sur la maldekstra bordo de la rivero Cinca.

La municipa teritorio estas trapasata per la regiona ŝoseo A-1234 kiu komunikas kun Monzono norde kaj kun Alfántega sude.

Historio redakti

La araboj loĝis en la valo de Cinca kiun ili menciis kiel la "rivero de la olivarboj" (Cinca) kaj ili lasis ankaŭ la nomon de la rivero Alcanadre kaj de la loĝlokoj Zaidín, Binaced, Albalate, Almunia, Alfántega, Almudáfar kaj Alcolea. La islama etapo lasis urbecon tipan, kun mallarĝaj kaj labirintaj stratetoj, kun abundaj kurboj kaj sakostratetoj. Aktuale ankoraŭ abundas la domoj el briko, parte pro la abundo de argilo en la zono.

Ekde la falo de la Kaliflando de Kordovo en 1010, la areo ekdependis de Zaragozo, Ilerdo aŭ Ŭesko, depende de la povo de la koncerna tajfo. Fraga kaj Ilerdo estos konkeritaj de kristanoj samtage, nome la 24an de Oktobro 1149. Tiam ŝajne Fraga dependis de Ilerdo, kiu siavice apartenis al la tajfa regno de Zaragozo. Tiuepoke oni atingis favoran konsideron por la islamanoj kiuj restis, regotaj per sia propra juro. La forpelo de la moriskoj de 1610 rezultis en grava krizo en la loka ekonomio. Dum ĉirkaŭ ok jarcentoj la moriskoj estis grava parto de la loĝantaro, esenca ekonomie en agrikulturo kaj artmetioj.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Pueyo de Santa Cruz: oni malaltiĝis el 834 loĝantoj en 1910 ĝis nunaj 318 loĝantoj.

Aktualo redakti

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (cerealoj, fruktarboj) kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj kaj bovoj) al kultura kaj rura turismo.

Vidindaĵoj redakti

  • Preĝejo.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Bibliografio redakti

  • Ángel Canellas kaj Ángel San Vicente (1996). Rutas románicas en Aragón. Encuentro ediciones.
  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Ed. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj redakti