Albalate de Cinca [albaLAte deZINka] estas municipo de Hispanio, en la sudoriento de la komarko Meza Cinko (kies ĉefurbo estas Monzón) apartenanta al la suda parto de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Albalate de Cinca
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22534
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 138  (2023) [+]
Loĝdenso 26 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 43′ N, 0° 9′ O (mapo)41.7236111111110.14638888888888Koordinatoj: 41° 43′ N, 0° 9′ O (mapo) [+]
Alto 188 m [+]
Areo 44,231961 km² ( 442 3.1 961 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Albalate de Cinca (Provinco Ŭesko)
Albalate de Cinca (Provinco Ŭesko)
DEC
Albalate de Cinca
Albalate de Cinca
Situo de Albalate de Cinca
Albalate de Cinca (Hispanio)
Albalate de Cinca (Hispanio)
DEC
Albalate de Cinca
Albalate de Cinca
Situo de Albalate de Cinca

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Albalate de Cinca [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas en la sudoriento de la komarko Meza Cinko, sude de la teritorio de Binaced kaj oriente de tiu de Alcolea de Cinca. La municipo apartenas al la jurisdikdicia teritorio de Fraga. Ĝi estas ĉe la mezo de la valo de la rivero Cinca.

La loĝloko Albalate de Cinca (188 msm) estas je 82 km de Huesko, provinca ĉefurbo, sur la maldekstra bordo de la rivero Cinca.

La municipa teritorio estas trapasata per la regiona ŝoseo A-1234 kiu komunikas kun Alfántega norde kaj kun Belver de Cinca sude, dum trans la rivero Cinca paralele iras la regiona ŝoseo A-130, kiu ebligas komunikadon de la apuda Alcolea de Cinca kun Santa Lecina norde kaj Ontiñena sude. Krome el Albalate la regiona ŝoseo A-1239 komunikas kun Esplús.

Historio redakti

La araboj loĝis en la valo de Cinca kiun ili menciis kiel la "rivero de la olivarboj" (Cinca) kaj ili lasis ankaŭ la nomon de la rivero Alcanadre kaj de la loĝlokoj Albalate, Almudáfar kaj Alcolea. La nomo Albalate devenas de la araba kun signifo de vojo aŭ ŝoseo. La islama etapo lasis urbecon tipan, kun mallarĝaj kaj labirintaj stratetoj, kun abundaj kurboj kaj sakostratetoj. Aktuale ankoraŭ abundas la domoj el briko, parte pro la abundo de argilo en la zono. Ekde la falo de la Kaliflando de Kordovo en 1010, la areo ekdependis de Zaragozo, Ilerdo aŭ Ŭesko, depende de la povo de la koncerna tajfo. Fraga kaj Ilerdo estos konkeritaj de kristanoj samtage, nome la 24an de Oktobro 1149. Tiam ŝajne Fraga dependis de Ilerdo, kiu siavice apartenis al la tajfa regno de Zaragozo. Tiuepoke oni atingis favoran konsideron por la islamanoj kiuj restis, regotaj per sia propra juro.

La forpelo de la moriskoj de 1610 rezultis en grava krizo en la loka ekonomio. Dum ĉirkaŭ ok jarcentoj la moriskoj estis grava parto de la loĝantaro, esenca ekonomie en agrikulturo kaj artmetioj.

Dum la 17-a kaj 18-a jarcentoj oni konstruis nombrajn senjordomegojn, el kiuj elstaras la turo. Ankaŭ oni konstruis la preĝejon.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Albalate de Cinca: oni malaltiĝis ĝis nunaj 1 125 loĝantoj.

Aktualo redakti

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (cerealoj, fruktarboj, rizo) kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj kaj bovoj) al kultura kaj rura turismo.

Vidindaĵoj redakti

Inter vizitindaĵoj menciendas jenaj:

  • Preĝejo.
  • Turego (ĝi aperas simbole en la municipa blazono).

Famaj lokanoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Bibliografio redakti

  • Ángel Canellas kaj Ángel San Vicente (1996). Rutas románicas en Aragón. Encuentro ediciones.
  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Ed. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj redakti