Colungo [koLUNgo] estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la nordo de la komarko Somontano de Barbastro (kies ĉefurbo estas Barbastro) apartenanta al la centro de la Provinco Huesko (regiono Aragono). En la municipo estas ankaŭ la submunicipo Asque.

Colungo
municipality of Aragon
Administrado
Poŝtkodo 22148
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 128  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 10′ N, 0° 4′ O (mapo)42.17250.064166666666665Koordinatoj: 42° 10′ N, 0° 4′ O (mapo) [+]
Alto 609 m [+]
Areo 40,642208 km² ( 406 4.2 208 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Colungo (Provinco Ŭesko)
Colungo (Provinco Ŭesko)
DEC
Colungo
Colungo
Situo de Colungo
Colungo (Hispanio)
Colungo (Hispanio)
DEC
Colungo
Colungo
Situo de Colungo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Colungo [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas en la nordo de la komarko Somontano de Barbastro, en la supra valo de la rivero Vero, je ties maldekstro. Parto de ĝia teritorio estas okupata de la Natura Parko Sierra kaj Cañones de Guara kaj de la Kultura Parko de la Rivero Vero.

Ĝi limas okcidente kun Alquézar, oriente kun Hoz y Costean, kaj sude kun Santa María de Dulcis kaj kun Salas Altas.

La loĝloko Colungo mem (609 msm)[1] estas je 50 km oriente de Huesca kaj je 25 km de Barbastro, komunikata laŭ la ŝoseo A-2205 (kiu iĝas montara norde) kun Aínsa norde, kaj kun Santa María de Dulcis, Pozán de Vero, Castillazuelo kaj Barbastro sudoriente.

Historio redakti

La areo estis loĝata de araboj, kiu lasis inter alia reton de irigacio kaj loknomojn.[2] Pri la kristana mezepoka historio estas multaj dokumentoj.

En 1275 la reĝo Jakobo la 1-a de Aragono vendis Colungo al Artaldo de Huerto. [3] En 1295 Colungo estis de reĝlando (ne de senjorlando), kiel domaro de Alquézar. [4] En 1309 ĝi apartenis al Martín Ruiz. [5] En 1398 la reĝo Marteno la 1-a de Aragono konfirmis la aĉeton de la kastelo de Colungo kiun estis farinta Alquézar, kaj aligis ĝin al la Krono, kun kun Alquézar mem. [6] La ekzistado de kastelo atestas pri la defenda gravo de la loko.

Komence de la 19-a jarcento la tuta komarko estis damaĝita pro la franca invado. En 1845 aliĝis Asque.

Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la atakoj de la respublikanoj klopode al konkero de la provinca ĉefurbo Ŭesko kaj fina kontraŭatako de frankistoj.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Colungo kie oni malaltiĝis el 747 loĝantoj en 1900 ĝis nunaj 123 loĝantoj (2022).[7]

Aktualo redakti

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (cerealoj, migdalarboj, olivarboj, vinproduktado) kaj brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al natura, sporta, kultura kaj rura turismo.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la preĝejo de Sankta Stefano (aragona gotiko), ermitejo de Sankta Eŭlalia, blazondomoj, romanika ponto, gastejo, Interpretejo pri rokpentraĵoj, monumenta olivarbo, krom la naturaj lokoj ĉefe ĉe la rivero kaj la ravinoj kaj rojoj, kiuj ĉirkaŭas la loĝlokon.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Gobierno de Aragón. «Zonas altimétricas por rangos en Aragón y España, y altitud de los municipios de Aragón.». Datos geográficos. Arkivita el originalo la 4an de decembro 2011. Konsultita la 15an de aŭgusto 2012.
  2. POCKLINGTON, Robert (2016). «Lexemas toponímicos andalusíes (I)». Alhadra. Revista de la cultura andalusí 2. ISSN 2444-5282.
  3. (HUICI-CABANES, Documentos, nº. 740).
  4. (Codoín, 39, p. 399).
  5. (NAVARRO TOMÁS, Documentos Lingüísticos, nº. 92).
  6. (SINUÉS, nº. 205).
  7. INE (eld.). «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional».

Bibliografio redakti

  • Briet, L. Bellezas del Alto Aragón. Huesca, Diputación, 1988, v. 2.
  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj redakti

  • Oficiala retejo
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Colungo en la hispana Vikipedio.