Natura Parko Sierra kaj Cañones de Guara

La Natura Parko Sierra kaj Cañones de Guara (hispane Parque natural de la Sierra y Cañones de Guara, aragone Parque natural d'a Sierra y as Foces de Guara) estas natura parko de la provinco Huesca (Aragono, Hispanio), en la komarkoj Alto Gállego, Hoya de Huesca, Sobrarbe kaj Somontano de Barbastro. Ĝi enhavas la municipojn Abiego, Adahuesca, Aínsa-Sobrarbe, Alquézar, Arguis, Bárcabo, Bierge, Boltaña, Caldearenas, Casbas de Huesca, Colungo, Huesca, Loporzano, Nueno kaj Sabiñánigo.

Natura Parko Sierra kaj Cañones de Guara
protektata areo • site where canyoning is practiced • natura parkoLoko de Komunuma GravoProtektita birda areo • natural park [+]

Koordinatoj42° 16′ 12″ N, 0° 6′ 36″ U (mapo)42.27-0.11000000000001Koordinatoj: 42° 16′ 12″ N, 0° 6′ 36″ U (mapo)
Plej alta punktoTozal de Guara [+]
Areo474,53 km² (47 453 ha) [+]

Natura Parko Sierra kaj Cañones de Guara (Aragono)
Natura Parko Sierra kaj Cañones de Guara (Aragono)
DEC
Natura Parko Sierra kaj Cañones de Guara
Natura Parko Sierra kaj Cañones de Guara
Lokigo de Aragono en Hispanio
Map
Natura Parko Sierra kaj Cañones de Guara

Vikimedia Komunejo:  Sierra y Cañones de Guara Natural Park [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Peña Falconera, en la nordo de Somontano.

Ĝi ampleksas al 47 453 ha kaj periferian zonon de protektado kiu enhavas pliajn 33 286 ha,[1] kaj tial ĝi estas la natura spaco plej granda de la regiono. Ties altitudo gamas inter 430 m ĉe la rivero Alcanadre ĝis 2 077 de la montopinto Guara.

Pro sia geologio, la parko estas loko taŭga por la praktiko de ravindescendado kaj grimpado. Menciendas pro spektakleco la ravinoj de la rivero Balcés, pli ol 20 km longa kun disniveloj super 800 m, kaj la abismo de Grallera Alta de Guara, kun 277 m de vertikala falo.

La natura parko estis deklarita la 27-a de decembro 1990 per la leĝo 14/1990 de la registaro de Aragono laŭ la nomo 'Parque de la Sierra y Cañones de Guara.[2] Ĝi estas deklarita ankaŭ Loko de Komunuma Gravo (Lugar de Importancia Comunitaria, LIC) kaj Protektita birda areo (Zona de Especial Protección para las Aves, ZEPA).

Notoj redakti

  1. Parque natural de la Sierra y Cañones de Guara, Gobierno de Aragón.
  2. Dekreto 14/1990, de 27-a de decembro, "por la que se declara el Parque de la Sierra y Cañones de Guara". Arkivigite je 2023-03-09 per la retarkivo Wayback Machine en Boletín Oficial de Aragón (BOA), 21-a de januaro 1991, pp. 147-169, Alirita la 2-a de aŭgusto 2012.