Aínsa-Sobrarbe [aINsa-soBRArbe] (aragone L’Aínsa-Sobrarbe) estas municipo de Hispanio, en la sudo de la komarko Sobrarbe (kies ĉefurboj estas Boltaña kun Aínsa mem) apartenanta al la nordo de la Provinco Huesko (regiono Aragono). La municipo naskiĝis per la kunigo de la iamaj municipoj Aínsa kaj Alto Sobrarbe, en 1976.

Aínsa-Sobrarbe
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22330
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 297  (2023) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 25′ N, 0° 8′ O (mapo)42.4172222222220.13749999999999Koordinatoj: 42° 25′ N, 0° 8′ O (mapo) [+]
Alto 569 m [+]
Areo 284,765814 km² (2 847 6.5 814 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Aínsa-Sobrarbe (Provinco Ŭesko)
Aínsa-Sobrarbe (Provinco Ŭesko)
DEC
Situo de Aínsa-Sobrarbe
Aínsa-Sobrarbe (Hispanio)
Aínsa-Sobrarbe (Hispanio)
DEC
Situo de Aínsa-Sobrarbe

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Aínsa-Sobrarbe [+]
vdr

En la loko, krom la hispanan, oni parolis variaĵon de la aragona lingvo uzitan en la Pireneoj.

Geografio

redakti
 
Akvorezervejo Mediano, kaj inundita sonorilturo, fone Peña Montañesa.
 
Ekzorcejo de Guaso.
 
Kvartalo San Martín en Santa María de Buil.
 
Sonorilturo de Sarsa de Surta.

Ĝia municipa teritorio estas en la sudo de la komarko Sobrarbe, lime norde kun Boltaña, Labuerda kaj El Pueyo de Araguás, oriente kun La Fueva, sude kun Abizanda kaj Bárcabo, kaj okcidente kun Hoya de Huesca. Krom la loĝloko Aínsa mem, la municipo enhavas ankaŭ la loĝlokojn Arcusa, Arro, Banastón, Bruello, Las Bellostas, Camporrotuno, Castejón de Sobrarbe, Castellazo, Coscojuela de Sobrarbe, El Coscollar, Gerbe, Griébal, Guaso, Jabierre de Olsón, Latorre, Latorrecilla, Mondot, Morillo de Tou, Olsón, La Pardina, La Ripa, Paúles de Sarsa, Santa María de Buil, Sarratillo, Sarsa de Surta kaj Urriales. Krome estas kelkaj lokoj parte senhomaj, kiel Casa Almunia, Molino López, Molino Villacampa, Molino Jabierre, Sarratiás, El Sarrato, Coronillas, Pelegrín kaj Gabardilla, plus aliaj jam tute senhomaj, kiel Bagüeste, Paciniás, Cerollar, Casa Sierra, Casa Linás, Escapa, La Lecina, Linés, La Capana kaj Puibayeta. Aínsa mem estas sur la kunfluejo de la riveroj Ara, alfluanto de Cinca, kaj Cinca mem. Parto de ĝia teritorio estas okupata de la Natura Parko Sierra kaj Cañones de Guara.

La loĝloko Aínsa mem (569 msm)[1] estas je 101 km nordoriente de Huesca, alirebla laŭ la ŝoseo N-260 inter Boltaña nordokcidente kaj Foradada del Toscar tute for oriente; krome la ŝoseo A-1604 komunikas okcidente, ekzemple al Laguarta. La loĝloko estas tipa domaro karaktera de montaro ĉe Pireneoj, kun tre deklivaj ardezaj tegmentoj kaj konustrunkaj kamenoj.

Historio

redakti

Dum la 12-a jarcento, Boltaña perdis gravon favore al Aínsa, kiu estis konkerita de la Regno Aragono, speciale post la havigo al tiu de loĝĉarto en 1124 fare de la reĝo Alfonso la 1-a. Dum sekvaj jarcentoj, pliiĝis la procezo de konstanta dekadenco de Boltaña favore al Aínsa, ĝis tio ke jure Boltaña ekestis konsiderata nur dependaĵo aŭ domaro de Aínsa. Ĝia gravo per brutobredado dependis de la paŝtejoj. Dum la 17-a jarcento Aínsa floris, dum komerco kaj kontrabando riĉigis familiojn kiuj povis starigi multajn el la domegoj kiuj ankoraŭ konserviĝas, specife ĉe la turdomegoj oftaj en Norda Aragono.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Boltaña mem kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 2 315 loĝantoj (2022).[2]

Aktualo

redakti

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj montaraj agrikulturo kaj brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al forstado, natura, sporta, kultura kaj rura turismo.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la festo "La morisma de Aínsa"; krucmonumento de Aínsa; Domego La Abadía de Arro; Domego Lanao, en Arro; Domego La Abadía de Gerbe; Domego Bara, en Guaso; Domego Juan Broto, en Guaso; Domego Pallás, en Guaso; Ekzorcejo de Guaso; Casa Molinero (domo de la muelisto) en Las Bellostas; pontoj, mirindaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la rivero kaj aliaj vidindaĵoj.

Inter defendejoj menciindas la kasteloj de Aínsa kaj de Tou kaj la Turo de Arcusa. De prahistorio menciendas la dolmenoj Capilleta kaj de Pueyoril: Inter preĝejoj notindas tiuj de Santa María, en Aínsa; de la Asunción de Castejón de Sobrarbe; de Sankta Savinto de Guaso; de Sankta Eŭlalia de Olsón kaj de Sankta Marteno en Santa María de Buil.

La urba kerno de Aínsa estas pitoreska, kun ĉefa placo, ŝtonaj domoj, pontoj, mirindaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la rivero kaj aliaj vidindaĵoj. Inter tiuj elstaras la Geoparko de Unesko Sobrarbe-Pirineos, la Natura Parko Sierra kaj Cañones de Guara, la Akvorezervejo Mediano kaj la riveroj Ara kaj Cinca.

Bildoj

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti
  1. Gobierno de Aragón. «Zonas altimétricas por rangos en Aragón y España, y altitud de los municipios de Aragón.». Datos geográficos. Arkivita el originalo la 4an de decembro 2011. Konsultita la 15an de aŭgusto 2012.
  2. INE (eld.). «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional».

Bibliografio

redakti
  • Briet, L. Bellezas del Alto Aragón. Huesca, Diputación, 1988, v. 2.
  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj

redakti