Boltaña [bolTAnja] (aragone Boltanya) estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la okcidento de la komarko Sobrarbe (kies ĉefurboj estas Boltaña mem kun Aínsa) apartenanta al la nordo de la Provinco Huesko (regiono Aragono). En la loĝloko, krom la hispanan, oni parolis variaĵon de la aragona lingvo uzitan en la Pireneoj.

Boltaña
municipality of Aragon (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22340
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 104  (2023) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 27′ N, 0° 4′ O (mapo)42.44617710.067420099999993Koordinatoj: 42° 27′ N, 0° 4′ O (mapo) [+]
Alto 643 m [+]
Areo 139,451819 km² (1 394 5.1 819 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Boltaña (Provinco Ŭesko)
Boltaña (Provinco Ŭesko)
DEC
Situo de Boltaña
Boltaña (Hispanio)
Boltaña (Hispanio)
DEC
Situo de Boltaña

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Boltaña [+]
vdr

Geografio

redakti
 
Rivero Ara ĉe Boltaña.

Ĝia municipa teritorio estas en la okcidento de la komarko Sobrarbe, lime norde kun Fanlo, oriente kun Aínsa, sude kun Aínsa kaj Bierge, okcidente kun Sabiñánigo kaj Fiscal. Krom la loĝloko Fanlo, la municipo enhavas ankaŭ la loĝlokojn Moriello de Sampietro, Ascaso, Santa María, San Fertús, Seso, Silves Alto, Silves Bajo, Aguilar, Espierlo, Margudgued, Sieste, Campodarbe, San Martín, San Belián, Morcat, El Pueyo de Morcat, Matidero, Torrolluela del Obico, Torruéllola de la Plana, Bibán kaj Alastrué, kelkaj el ili jam senhomaj aŭ preskaŭ senhomaj. Ĝi estas ĉe la rivero Ara, alfluanto de Cinca. Parto de ĝia teritorio estas okupata de la Natura Parko Sierra kaj Cañones de Guara.

La loĝloko Boltaña mem (643 msm)[1] estas je 93 km nordoriente de Huesca, alirebla laŭ la ŝoseo N-260 inter Fiscal okcidente kaj Aínsa apude oriente; krome la ŝoseo A-1604 komunikas okcidente, ekzemple al Laguarta. La loĝloko estas tipa domaro karaktera de montaro ĉe Pireneoj, kun tre deklivaj ardezaj tegmentoj kaj konustrunkaj kamenoj.

Historio

redakti
 
Kastelo de Boltaña.

En la epoko de la Romia Imperio, la loko estis la ĉefurbo de areo nomita Boletania, kio ŝajne estas la deveno etimologia de la nuntempa lonnomo. Sed tiam la loka kerno estis survoje inter la loko de la nuna kastelo de Boltaña kaj la rivero Ara, kaj tiam ĝi estis nomita Municipium Boletanum. La reĝo de visigotoj Gundemaro monerstampis el stampejo Volotania (Boltaña).[2]

La kastelo estas de araba deveno, registrita dokumente jam en la regado de Sanĉo Ramírez de Aragono, kiu fidis ĝin al Jimeno Garcés. Antaŭe, Boltaña estis ĉefe fortikaĵo el kiu islamanoj malhelpis avancon de kristanoj laŭ la valo de la rivero Ara. Oni scias, ke Abderamano la 3-a nomumis guberniestron de la loko Amrus ibn Muhammad. Oni ne konas la precizan daton de la konkero fare de kristanoj, sed ja oni scias, ke en la jaro 941 la reĝo de Pamplona García Sánchez la 1-a kalkulis Boltaña inter siaj posedaĵoj.

En la 11-a jarcento, dum la regado de Sanĉo Garcés la 3-a de Pamplono, Boltaña estis regata de lia nevo Jimeno Garcés (el 1028 ĝis 1031); kaj de Sancho Galíndez, mentoro de la tiam infanto Sanĉo Ramírez de Aragono, inter 1036 kaj 1080, sub la regado de Ramiro la 1-a de Aragono.[3]

 
Mezepoka ponto de Boltaña super la rojo Barranco de San Martín.

Dum la 12-a jarcento, Boltaña perdis gravon favore al Aínsa, kiu estis konkerita de la Regno Aragono, speciale post la havigo al tiu de loĝĉarto en 1124 fare de la reĝo Alfonso la 1-a. Dum sekvaj jarcentoj, pliiĝis la procezo de konstanta dekadenco de Boltaña favore al Aínsa, ĝis tio ke jure Boltaña ekestis konsiderata nur dependaĵo aŭ domaro de Aínsa. En 1430 oni donis la senjorlandon de Boltaña al Juan de Bardají, sed tuj la rajtoj revenis al la Krono de Aragono. Ĝia gravo per brutobredado dependis de la paŝtejoj. Dum la 17-a jarcento Boltaña floris, dum komerco kaj kontrabando riĉigis familiojn kiuj povis starigi multajn el la domegoj kiuj ankoraŭ konserviĝas, specife ĉe la turdomegoj oftaj en Norda Aragono.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Boltaña mem kie oni malaltiĝis el 1584 loĝantoj en 1887 ĝis 1157 loĝantoj en 1940; poste oni plialtiĝis al 1703 loĝantoj pro aligo de najbaraj iamaj municipoj, sed poste oni malaltiĝis ĝis 777 loĝantoj en 1991 kaj poste oni rekuperiĝis ĝis nunaj 1097 loĝantoj (2022),[4] danke al kresko de turismo.

Aktualo

redakti
 
Mezepoka ponto de Moscarales super la rojo Ferrera.

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj montaraj agrikulturo kaj brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al forstado, natura, sporta, kultura kaj rura turismo. La ekonomio de Boltaña dependas de la sektoro de servoj, kiu koncentras ĉirkaŭ 57% de la laboristaro. Kune, en agrikulturo kaj brutobredado laboras nur 12% de la laboristaro. La agrikulturo estas pluvdependa, kaj apenaŭ 1,2% iĝis de irigacio.

Ĉefaj vidindaĵoj estas ĉe la kastelo kun seslatera ĉefturo kaj legendoj pri kunsidoj de sorĉistinoj.[5] La preĝejo de Sankta Petro estas unu el la plej grandaj en la aragonaj Pireneoj; ĝi estis konstruita dum la 16-a jarcento sur romanika preĝejeto, kaj tial ĝi estas de stilo «aragona gotiko» kun abundaj elementoj de renesanca arkitekturos, ortangula, trinava kun plurlatera kapo. Alia religia konstruaĵo estis la monaĥejo de Carmen, nun banloka hotelo;[6]​ fondita en 1651, la kerno de la monaĥejo estis ermitejo, poste preĝejo Carmen, kun simpla fasado de influo herera, sed datita el 1711.

La urba kerno estas pitoreska, kun ĉefa placo, ŝtonaj domoj, pontoj, mirindaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la rivero kaj aliaj vidindaĵoj.

Bildoj

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti
  1. Gobierno de Aragón. «Zonas altimétricas por rangos en Aragón y España, y altitud de los municipios de Aragón.». Datos geográficos. Arkivita el originalo la 4an de decembro 2011. Konsultita la 15an de aŭgusto 2012.
  2. tesorillo.com Periodo Visigodo en Hispania. Cecas de Tarraconensis y Narbonensis.
  3. Lapeña Paúl, Ana Isabel (2004). Sancho Ramírez, rey de Aragón (¿1064?-1094) y rey de Navarra (1076-1094). Gijón: Ediciones Trea. pp. 23-24. ISBN 84-9704-123-2.
  4. INE (eld.). «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional».
  5. Santamaría, Paloma (28a de marto 2021). «El pequeño pueblo del Pirineo aragonés donde las brujas celebraban sus aquelarres». ABC. Konsultita la 28an de marto 2021 kaj la 17an de marto 2023.
  6. «Hotel SPA Barceló Monasterio de Boltaña». Arkivita el originalo la 27an de decembro 2016. Konsultita la 31an de oktobro 2007.

Bibliografio

redakti
  • Briet, L. Bellezas del Alto Aragón. Huesca, Diputación, 1988, v. 2.
  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj

redakti
  • Oficiala retejo
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Boltaña en la hispana Vikipedio.