La herera arkitekturo, herera stiloeskoriala stilo disvolviĝis en Hispanio dum la lasta triono de la 16a jarcento, koincide kun la regado de Filipo la 2-a (r. 15561598), kaj pluis valida en la 17a jarcento, kvankam transformita de la barokaj tiamaj tendencoj. Ĝi korespondas kun la tria kaj lasta etapo de la renesanca arkitekturo hispana, kiu evoluis al iompostioma ornama purigo, el komenca plateresko al la purismo klasikisma de la dua triono de la 16a jarcento kaj la absoluta nudeco ornama kiun enmetis la stilo herera.

Monaĥejo de Eskorialo, modela ekzemplo de stilo herera

Ĝi originiĝis pro la konstruo de la Monaĥejo de El Escorial (San Lorenzo de El Escorial, Madrido) kaj pli precize pro la reorganizado de la projekto realigata de la arkitekto el Kantabrio Juan de Herrera (15301597, el kiu la nomo "herera"), post la morto de Juan Bautista de Toledo (15151567), aŭtoro de la unua desegno.

La ĉefaj reprezentantoj estis la menciita Herrera, al kiu la stilo ŝuldas nomon, kaj Francisco de Mora (15531610), disĉiplo de la antaŭe menciita kaj aŭtoro de la Duka Palaco de Lerma (Lerma, Burgoso), alia el la ŝlosilaj verkoj de la herera arkitekturo.

Karakteroj redakti

 
Flanko de la preĝejo de Sankta Bernabé (El Escorial) (El Escorial, Madrido).
 
Ĉefa fasado de la preĝejo de Nuestra Señora de la Asunción, en Valdemorillo (Madrido).
 
Monaĥejo de Uclés, en la municipo kvenka samnoma.
 
Duka Palaco de Lermo, en la municipo burgosa samnoma.
 
preĝejo de Sankta Petro (Lerma, Burgoso).
 
preĝejo de Sankta Ludoviko (Villagarcía de Campos) (Villagarcía de Campos, Valadolido).

La herera arkitekturo, aŭ la herera stilo, karakteras pro geometria hegemonio, matematika rilato inter la diversaj arkitekturaj elementoj, la puraj volumenoj, la hegemonio de muro super vakuo (pordoj kaj fenestroj) kaj pro absoluta manko de ornamo, kaj tial ĝi estis nomita siaepoke stilo senornama.

La hereraj konstruaĵoj elstaras pro sia drasta horizontaleco, akirita danke al ekvilibro de formoj, prefere kubaj, kiuj disponiĝas simetrie en la strukturo. Ĝenerale, prezentas kovraĵojn el ligno kovritajn ekstere el ardezo kaj flankajn turojn, fine per piramidaj spajroj fine per pinto, kiuj enmetas elementon de vertikaleco, kaj samtempe kontribuas plifortigi la senton de simetrio.

Foje oni ne serĉas tiom la horizontalecon kiom la voluminecon, kion oni akiras pere de geometria rilato de la diversaj arkitekturaj elementoj. Estas kazo de la modelo uzata en la konstruado de paroĥaj preĝejoj, kun grandaj fasadoj, turoj de kvadrangula plano kaj pezaj abutmentoj.

Temas plejparte de grandaj konstruaĵoj, kiuj elstaras en sia medio kaj impresas pro sia simpleco kaj monumenta aspekto.

Pri dekoraj uzoj, tiuj limiĝas al bazaj geometriaj formoj, kiaj sferoj kaj piramidoj. El sociologia vidpunkto, tia simpleco aperas kiel reago al la protestantismo, kongrue kun la markataj reguloj el la Koncilio de Trento (1545–1563).

Vidu ankaŭ redakti