Provinco Valadolido

La provinco Valadolido estas provinco de Hispanio apartenanta al la aŭtonoma komunumo Kastilio kaj Leono, nordoriente de la Iberia duoninsulo.

Provinco Valadolido
Provinco
FlagoBlazono
Administra divido de Hispanio [+]

LandoHispanio

ĈefurboValadolido
- koordinatoj42° N, 5° U (mapo)41.583333333333-4.6666666666667Koordinatoj: 42° N, 5° U (mapo)
Plej alta punktoCerro de Cuchillejo [+]
Plej malalta punktoDoŭro [+]
Areo8 111 km² (811 100 ha) [+]

Loĝantaro519 361 [+] (2021)
Denseco64,03 loĝ./km² [+] [+]

GuberniestroJesús Julio Carnero

HorzonoUTC+01:00 [+]
Poŝtkodo47 [+]
ISO 3166-2ES-VA

Provinco Valadolido (Tero)
Provinco Valadolido (Tero)

Provinco Valadolido (Provinco Valadolido)
Provinco Valadolido (Provinco Valadolido)
DEC

Map
Provinco Valadolido

Vikimedia Komunejo:  Province of Valladolid [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Priskribo redakti

Ĝia ĉefurbo estas la samnoma urbo Valadolido. ĝi limas kun la provincoj Burgoso, Palencio kaj Leono norde; kun Zamoro, okcidente; kun la provincoj Salamanko kaj Avilo sude; kaj kun la provinco Segovio oriente. Temas pri la nura hispana provinco kiu estas tute kaj nure ĉirkaŭata de aliaj provincoj de la sama aŭtonoma regiono.

La provinco havas 533 640 loĝantojn, areon je 8 110 km² kaj loĝdenson je 65,80 loĝ/km². Entute ĝi havas 225 municipojn.

En ĉi tiu provinco sidejis la ĉefurbo de la kastilia kortego kaj la antikva ĉefurbo de la Hispana Imperio dum la regadoj de Karlo la 1-a, Filipo la 2-a kaj Filipo la 3-a. Ĝi estas provinco plenpleta de kasteloj kaj fortikaĵoj. La ĉefurbo Valadolido disponas je grava art-historia heredaĵo kaj unu el la plej gravaj muzeoj pri skulptaĵoj en Eŭropo. La provinco ankaŭ famas pro la defiladoj dum la Sankta Semajno, kaj en la ĉefurbo kaj en municipoj kiel Medina de Rioseco kaj Medina del Campo.

Municipoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Municipoj de la provinco Valadolido.

La baza administracia unuo en kiu dividiĝas la provinco estas la municipoj. En tiu provinco estas 225 en la aktualo. La plej loĝata municipo estas la provinca ĉefurbo. Inter la cetero elstaras municipoj de la centro de la provinco — ĉefe de la alfoz (areo de Valadolido) — kiel Laguna de Duero, Arroyo de la Encomienda, La Cistérniga, Zaratán, Simancas, Santovenia de Pisuerga, CigalesCabezón de Pisuerga. En la sudo de la provinco staras pri nombro de loĝantoj la urboj Medina del Campo (kvara tiukadre de la provinco) kaj Olmedo; oriente de la provinco Peñafiel, sudoriente Íscar kaj okcidente Tordesillas.

La dudek municipoj plej loĝataj de la provinco Valadolido estas la jenaj (laŭ la INE en 2020):

Municipoj laŭ loĝantaro

 
Valadolido
 
Laguna de Duero
 
Medina del Campo

N.º Municipio Población N.º Municipio Población

 
Arroyo de la Encomienda
 
La Cistérniga
 
Tordesillas

1 Valladolid 299 265 11 Cigales 5328
2 Laguna de Duero 22 765 12 Simancas 5267
3 Arroyo de la Encomienda 20 537 13 Peñafiel 5054
4 Medina del Campo 20 416 14 Medina de Rioseco 4606
5 La Cistérniga 9016 15 Santovenia de Pisuerga 4604
6 Tordesillas 8745 16 Boecillo 4148
7 Tudela de Duero 8620 17 Renedo de Esgueva 3814
8 Íscar 6341 18 Cabezón de Pisuerga 3763
9 Zaratán 6235 19 Olmedo 3646
10 Aldeamayor de San Martín 5634 20 Pedrajas de San Esteban 3314
Fonto: INE 2020


Komarkoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Komarkoj de la provinco Valadolido.

En la provinco Valadolido ne estas klara komarka divido firmigita je oficiala nivelo. Tamen, ja estas historiaj komarkoj pli malpli enradikigitaj kiuj enhavas municipojn, submunicipojn kaj loĝejajn areojn kiuj unuiĝas por la administrado de komunaj servoj kiel tiu de rubokolektado, purigado kaj sanservoj. Pro tio oni devas distingi inter komarkoj de administracia divido kaj komarkoj de historia kaj turisma nomado.

 
El nordo kaj maldekstro: viole, Tierra de Campos; flave, Montes Torozos; helblue, Campiña del Pisuerga; ruĝe, Páramos del Esgueva; oranĝe, Tierra del Vino; verde, Tierra de Pinares; malhelblue, Campo de Peñafiel; blanke, Tierra de Medina.

La tradiciaj historiaj komarkoj estas jenaj:

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Gastronomía y fiestas en Valladolid. Patronato provincial de turismo de la Diputación de Valladolid. 2006. D.L. VA-1141-2006.
  • Fernández Arufe, Josefa Eugenia; Juste Carrión, Juan José (2011). La economía de la provincia de Valladolid. ISBN 978-84-937759-9-5.
  • RODRIGUEZ MARTIN, Domingo. Bibliografía vallisoletana: dos mil quinientas referencias de impresos y manuscritos relacionados con Valladolid y su provincia.