Arroyo de la Encomienda

Arroyo de la Encomienda [aROĝo delaenkoMJENda] estas municipo en la centro de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Campiña del Pisuerga en la centro de la provinco. Arroyo de la Encomienda estas etimologie komprenebla kiel Rojo de la Komandoreco. Ĝi estas dividita en ok kvartaloj, el kiuj la ĉefa estas La Flecha, kie estas la urbodomo. La aliaj kvartaloj estas La Vega, Vega de la Encomienda, Arroyo, Monasterio del Prado, Doña Juana, Las Lomas de Arroyo kaj Sotoverde.

Arroyo de la Encomienda
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47195
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 21 946  (2023) [+]
Loĝdenso 1 902 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 37′ N, 4° 48′ U (mapo)41.6127872-4.7917372Koordinatoj: 41° 37′ N, 4° 48′ U (mapo) [+]
Alto 690 m [+]
Areo 11,54 km² (1 154 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Arroyo de la Encomienda (Provinco Valadolido)
Arroyo de la Encomienda (Provinco Valadolido)
DEC
Arroyo de la Encomienda
Arroyo de la Encomienda
Situo de Arroyo de la Encomienda
Arroyo de la Encomienda (Hispanio)
Arroyo de la Encomienda (Hispanio)
DEC
Arroyo de la Encomienda
Arroyo de la Encomienda
Situo de Arroyo de la Encomienda

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Arroyo de la Encomienda [+]
vdr
Arroyo de la Encomienda en la provinco Valadolido.
La Campiña del Pisuerga de la provinco Valadolido, helblue, nordocentre.
Romanika preĝejo.
La pordego.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 11,54 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 20 716 loĝantojn. Ĝi ne perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed male pro proksimeco al la provinca ĉefurbo ĝi ekfunkciis kiel dormurbo el la 1970-aj jaroj kaj ĝi akiris ekde tiam 20 000 loĝantojn. Ĝi distas 8 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun Ciguñuela, Zaratán, Valadolido kaj Simanko. Ĝia municipa teritorio estas trapasata oriente de la rivero Pisuerga.

Historio redakti

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. La plej frua referenco de Arroyo datas el 1206. Dum la Mezepoko ĝi formis parton de la komunumo Merindad del Infantazgo de Valladolid (en mezepoka kastilia "Meryndat del Infantadgo de Ualladolid") administracia unuo de la Krono de Kastilio, kiel aperas en la libro Becerro de las Behetrías de Castilla, fare de la Korteso de Valadolido de 1351. En la 18-a jarcento Arroyo apartenis al la Komandoreco (Encomienda) de Wamba; en tiu tempo estis 13 lokanoj (familioj).

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj: tritiko, sekalo) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la romanika preĝejo de la 12-a jarcento kun elstaraj pordego kaj absido.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti