Cigales [ziGAles] estas municipo en la centro de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Campiña del Pisuerga en la centro de la provinco, kies komarka centro ĝi estas.

Cigales
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47270
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 5 360  (2023) [+]
Loĝdenso 88 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 45′ N, 4° 42′ U (mapo)41.758055555556-4.6997222222222Koordinatoj: 41° 45′ N, 4° 42′ U (mapo) [+]
Alto 745 m [+]
Areo 60,97 km² (6 097 ha) [+]
Cigales (Provinco Valadolido)
Cigales (Provinco Valadolido)
DEC
Cigales
Cigales
Situo de Cigales
Cigales (Hispanio)
Cigales (Hispanio)
DEC
Cigales
Cigales
Situo de Cigales

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cigales, Valladolid [+]
vdr
Arroyo de la Encomienda en la provinco Valadolido.
La Campiña del Pisuerga de la provinco Valadolido, helblue, nordocentre.
Preĝejo de Santiago.
Domkeloj.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 60,97 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 5 299 loĝantojn. Ĝi ne perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed male pro proksimeco al la provinca ĉefurbo ĝi ekfunkciis kiel dormurbo el la 1970-aj jaroj kaj ĝi akiris ekde tiam 3 300 loĝantojn. Ĝi distas 16 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun Villalba de los Alcores, Ampudia (Palencia), Corcos del Valle, Mucientes, Fuensaldaña, Valadolido, Cabezón de Pisuerga kaj Santovenia de Pisuerga. Ĝia municipa teritorio estas trapasata de la rivero Pisuerga.

Historio redakti

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio.

En Cigales naskiĝis Anna de Aŭstrio kiu iĝos reĝedzino de Filipo la 2-a.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj ĉefe vitejoj kaj vinproduktado) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado). Estas interesaj blazondomoj, vinproduktejoj, domkeloj...

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de Santiago, de la 16-a jarcento, la ermitejo de Nuestra Señora de Viloria kaj protestanta preĝejo de fino de la 19-a jarcento (ĝis 1939), nun privata loĝejo.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti