Olmedo (Valadolido)

(Alidirektita el Olmedo (Valladolid))

Olmedo [olMEdo] estas municipo en la sudoriento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Pinares (Pinartero) en la sudoriento de la provinco. La loknomo Olmedo estas etimologie komprenebla kiel Ulmaro. Tial aperas ulmo en la supra duono de la blazono. Estas en centra Hispanio multaj aliaj lokoj kun sama etimologio nome Olmedo de Cadaces (Salamanca), Olmedillo de Roa (Burgos), La Olmeda de Jadraque (Guadalajara), Olmeda de las Fuentes (Madrid), Olmedilla de Alarcón (Cuenca) etc., kaj pli simple Los Olmos (Teruel], Olmos de Ojeda (Palencia), Olmosalbos (Burgos), Olmilllos de Muño (Burgos), ktp.[1]

Olmedo
2635-Olmedo (Valladolid).jpg

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47410 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 554  (2022) [+]
Loĝdenso 27 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 17′ N, 4° 41′ U (mapo)41.2870983-4.68669Koordinatoj: 41° 17′ N, 4° 41′ U (mapo) [+]
Alto 740 m [+]
Areo 129,38 km² (12 938 ha) [+]
Situo de Olmedo
Situo de Olmedo

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Olmedo [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Olmedo en la provinco Valadolido.
La komarko Tierra de Pinares de la provinco Valadolido, verde, sudoriente.

GeografioRedakti

Ĝia municipa teritorio, formita de loĝlokoj Olmedo kaj Calabazas (Kukurboj), okupas totalan areon de 128,79 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 3 574 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte preskaŭ 500 ekde la 1960-aj jaroj, sed poste rekuperiĝis kiel komarka centro.

Ĝi distas 43 km de Valadolido, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Pozal de Gallinas, Pozaldez, Matapozuelos, Hornillos de Eresma, Alcazarén, Pedrajas de San Esteban, La Zarza, Aguasal, Ataquines, Ramiro, Bocigas kaj Almenara de Adaja. Ĝia municipa teritorio estas ebeneca kaj trairata de la riveroj Eresma kaj Adaja. Ĝi estas atingebla en krucejo inter la nacia ŝoseo N-601 kaj la regiona ŝoseo CL-602.

HistorioRedakti

 
Popoldanco en la placo preparita por taŭrludado.

La areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado plej verŝajne dum la 12-a jarcento. Plej frua mencio estas de 1085, kiam ĝi aperas inter lokoj konkeritaj de Alfonso la 6-a el maŭroj.

En 1353 estis en Olmedo la reĝo Petro la 1-a, kiam li disiĝis definitive el sia edzino por reveni al María de Padilla, kies eksterleĝa filino, nome Constanza, ricevis Olmedo kaj aliajn urbojn pro sia rezigno al rajtoj al krono en 1388. Poste Olmedo estis dominita de Aragono, kiam tiu deklaris militon al Johano la 2-a de Kastilio; Olmedo alianciĝis kun Johano la 2-a, kaj tiu sieĝis ĝin, kaj venkis la aragonanoj en la batalo de Olmedo. La aragonanoj abandonis Olmedo tiun saman nokton.

En 1467 Olmedo estis kortego de la infanto Don Alfonso, ribelinta kontraŭ Henriko la 4-a, kaj la 20an de Aŭgusto okazis ĉe Olmedo nova batalo en kiu la alfonsa partio venkis, sed ne eniris en la urbon, kiu venontjare estis de la princio kiu poste estos Isabel la Katolika.

AktualoRedakti

 
Sankta Maria de la Kastelo.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejoj de Sankta Maria de la 16-a jarcento, kun romanika pordego de la 12-a jc; de Sankta Andreo, romanika de la 13-a jc; de Sankta Mikaelo, gotik-mudeĥara, de la 13-a jc; de Sankta Johano; la monaĥejoj de la Koncipiĝo de Dipatrino; de Nuestra Señora de la Merced Calzada; de Santa María de la Mejorada (en Calabazas, apartenanta al Olmedo); de Sancti Spiritus, fondita en 1128 sur kies restaĵoj oni konstruis en 2005 Banlokon Villa de Olmedo.

Alitipaj vizitaĵoj estas la restaĵoj de la murego, arkoj, horloĝturo, blazondomoj kaj la Mudeĥara Parko kiu enhavas 21 malgrandajn kopiojn de mudeĥaraj monumentoj (preĝejoj, kasteloj ktp.) de la regiono.

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti

  1. Nieto Ballester, Emilio (1997). Breve diccionario de topónimos españoles. Madrid: Alianza Editorial. ISBN 84-206-9487-8.