Zaratán [zaraTAN] estas municipo en la centro de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Campiña del Pisuerga en la centro de la provinco. Zaratán estas etimologie devena el araba lingvo, sed ne estas interkonsento inter diversaj proponitaj signifoj: krabo, ŝnuro ktp.

Zaratán
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47610
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 6 342  (2023) [+]
Loĝdenso 317 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 40′ N, 4° 47′ U (mapo)41.660277777778-4.7836111111111Koordinatoj: 41° 40′ N, 4° 47′ U (mapo) [+]
Alto 755 m [+]
Areo 20 km² (2 000 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Zaratán (Provinco Valadolido)
Zaratán (Provinco Valadolido)
DEC
Zaratán
Zaratán
Situo de Zaratán
Zaratán (Hispanio)
Zaratán (Hispanio)
DEC
Zaratán
Zaratán
Situo de Zaratán

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Zaratán [+]
vdr
Zaratán en la provinco Valadolido.
La Campiña del Pisuerga de la provinco Valadolido, helblue, nordocentre.
La preĝejo.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 20,22 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 6 249 loĝantojn. Ĝi ne perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed male pro proksimeco al la provinca ĉefurbo ĝi ekfunkciis kiel dormurbo el la 1990-aj jaroj kaj ĝi akiris ekde tiam 205 000 loĝantojn. Ĝi distas 7 km de la centro de Valadolido, provinca ĉefurbo. Precize ĝi okupas la naŭan rangon inter la hispanaj municipoj de pli ol 5 000 loĝantoj kiuj plej kreskis inter la jaroj 2000 kaj 2010, kaj la unuan en la regiono. La demografia kresko por tiu periodo estis de 274,64%.

Ĝi limas kun Villanubla, Valadolido, Ciguñuela kaj Arroyo de la Encomienda. Ĝia municipa teritorio estas trapasata de alfluanto de la rivero Pisuerga.

Historio redakti

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. Ĝi apartenis el la epoko de Alfonso la 11-a al la monaĥtejo de Santa María la Real de Huelgas, kaj ties abatino estis la senjoro kaj tial estis rilato inter la monaĥejo kaj la loĝloko. La Abatino de Huelgas Reales, estis Markizino de Zaratán.​

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj: tritiko, sekalo) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de Sankta Petro, de la 17-a jarcento, kruco el iama ermitejo, alia ermitejo, domo de inkviziciano, kaj festoj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti