Peñafiel

Peñafiel [penjaFJEL] estas municipo en la oriento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Campo de Peñafiel (Kamparo de Peñafiel), kies ĉefurbo ĝi estas, en la sudoriento de la provinco. Peñafiel estas komprenebla etimologie kiel Fidela Roko.

Peñafiel
Peñafiel - Plaza del coso - 20110210a.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47300 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 5 068  (2021) [+]
Loĝdenso 67 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 36′ N, 4° 7′ U (mapo)41.5975136-4.1227931Koordinatoj: 41° 36′ N, 4° 7′ U (mapo) [+]
Alto 754 m [+]
Areo 76,11 km² (7 611 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Peñafiel
Situo de Peñafiel

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Peñafiel [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Peñafiel en la provinco Valadolido.
La komarko Campo de Peñafiel de la provinco Valadolido, malhelblue, sudoriente.
Kastelo de Peñafiel.
Panoramo.

GeografioRedakti

Ĝia municipa teritorio, formataj de loĝlokoj Peñafiel, Aldeayuso, Mélida kaj Padilla de Duero; ĝi okupas totalan areon de 76,11 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 013 loĝantojn. Ĝi ne perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed male ĝi kreskis konstante fakte el la 1850-aj jaroj kun nur malgranda perdo en la 1960-aj jaroj.

Ĝi distas 55 km de Valadolido, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Pesquera de Duero, Curiel de Duero, Bocos de Duero, Manzanillo, Quintanilla de Arriba, Castrillo de Duero, Olmos de Peñafiel, Torre de Peñafiel, Canalejas de Peñafiel kaj Rábano. Ĝia municipa teritorio estas ebeneca kaj trairata de alfluanto de la rivero Doŭro, sed la loĝloko mem estas sur deklivaro de monteto.

HistorioRedakti

Estis restaĵoj de vakceoj sed definitiva setlejo estis de ĉirkaŭ la 10-a jarcento kiam Penna Fidele estis fortikaĵo de la Graflando de Monzón dependante fine de la jarcento de la Graflando de Kastilio kaj poste de la Regno Kastilio. Alfonso la 10-a havigis la sendependigan regularon Fuero Real al Peñafiel en Julio 1256.

Plej fama senjoro de Peñafiel estis la infanto Don Juan Manuel (1282-1348), duko kaj princo de Villena kaj nevo de la reĝo Alfonso la 10-a. Don Juan Manuel elektis Peñafiel kiel preferita loko inter multaj posedaĵoj en Hispanio. El flora mezepoka epoko menciindas, ke ekzistis 18 preĝejoj, tri konventoj kaj ses ermitejoj.

La alveno de la fervojo en 1895 ege disvastigis la ekonomion kaj la komarkan ĉefurbecon de Peñafiel. Ligita al la fervoja stacio kreiĝis fabrikoj kaj ĉefe fabriko de sterko de la entrepreno Cros kaj poste aliaj de faruno, biskvitoj kaj de sukero, kiu foriris en 1953. En 1948 okazis inundo.

AktualoRedakti

 
Panoramo fone kaj vinkelo malfone.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado). En 2008 estis konstruita vinproduktejo PROTOS, direktita de la brita arkitekto Richard Rogers.

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la kastelo (nun kun Muzeo pri Vino), la muregoj (el kiuj restas kvar turoj), pontoj, la horloĝturo, la placo del Coso, la vinkeloj, la preĝejoj de Sankta Mikaelo kaj de Sankta Maria de Mediavilla, la konventoj de Sankta Paŭlo kaj de Sankta Klara kaj du ermitejoj.

BildojRedakti

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti