Penafiel

municipo en Portugalio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Penafiel (stacidomo).

Penafiel (portugallingva prononco: [pɨnɐfiˈɛl]) estas urbo kaj municipo de la Distrikto Porto, regiono Norda, Portugalio, kun ĉirkaŭ 72 265 loĝantoj (2011). La municipo limas norde kun Lousada, nordoriente kun Amarante, oriente kun Marco de Canaveses, sude kun Castelo de Paiva kaj okcidente kun Gondomar kaj Paredes.

Penafiel
municipo de Portugalio • urbo de Portugalio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 72 265  (2011) [+]
Loĝdenso 340 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 12′ N, 8° 17′ U (mapo)41.2-8.2833333333333Koordinatoj: 41° 12′ N, 8° 17′ U (mapo) [+]
Alto 335 m [+]
Areo 212,24 km² (21 224 ha) [+]
Horzono Okcidenteŭropa Tempo [+]
Penafiel (Portugalio)
Penafiel (Portugalio)
DEC
Penafiel
Penafiel
Situo de Penafiel

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Penafiel [+]
vdr

Administracia divido redakti

 
Ponto ĉe Penafiel.

Ĝi estas subdividita en 38 freguesias, nome: Abragão, Boelhe, Bustelo, Cabeça Santa, Canelas, Capela, Castelões, Croca, Duas Igrejas, Eja, Figueira, Fonte Arcada, Galegos, Guilhufe, Irivo, Lagares, Luzim, Marecos, Milhundos, Novelas, Oldrões, Paço de Sousa, São Miguel Paredes, Penafiel, Perozelo, Pinheiro, Portela, Rans, Rio de Moinhos, Rio Mau, Santa Marta, Santiago de Subarrifana, São Mamede de Recezinhos, São Martinho de Recezinhos, Sebolido, Urrô, Valpedre kaj Vila Cova.

Historio redakti

La regiono estis loĝita ekde prahistorio, kiel pruvas abundo de megalitoj, ŝtonepokaj setlejoj kaj kastrumoj. Kelkaj el ili estis okupitaj de postaj civilizacioj, ĉefe kiel fortikaĵoj. La loknomo Penafiel plej verŝajne aludas al tia karaktero; similnoma hispana ĝemela urbo Peñafiel en Kastilio, kun sama etimologio (fidela roko), estas urbo ĉe la deklivo de monto sur kies pinto estas impona kastelo. Estis du gravaj kasteloj, el kiuj unu sur la norda bordo de la rivero Sousa, nome Kastelo de Aguiar de Sousa kaj la dua laŭlonge de la suda bordo, nome Pena. Tiu urbo estis atakita foje de maŭroj, sed, alude al ties rezistado ĝi estis referencita en Latino kiel Pennafidelis (fidela roko), kio rezultis en Kastelo de Penafiel.[1]

 
Impona romanika fasado de la Monaĥejo de Paço de Sousa.
 
Iama katedralo, nuna preĝejo.

La romianoj vere organizis la teritorion kaj en la epoko post la kristana konkero el islamanoj ekleziaj institucioj helpis la reloĝadonon, inter kiuj menciindas benediktanaj monaĥejoj de Paço de Sousa kaj de Bustelo. Tiuj monaĥejoj disvastigis ekzemplojn de romanika arkitekturo, kaj nobeloj kiuj kontrolis agrikulturajn bienojn kunlaboris por organizi la teritorion.[1] Ĉirkaŭ la 13-a jarcento, multaj lokoj en la areo estis posedo de la kastilia eks-reĝino Mafalda de Portugalio.[1] La loĝloko Arrifana de Sousa establiĝis en la 16-a jarcento. Kaj en 1519, la reĝo Manuelo la 1-a havigis al la regionon foruon. Plialtiĝo okazis en la regado de la reĝo Johano la 5-a (per dekreto de 7a de Oktobro 1741).[1] La loko estis trapasata de kelkaj ŝoseoj; tiukadre João Correia, riĉa komercisto el Porto kun rilatoj kun Flandrio establis sian hejmon; li estis novkristano, kiu starigis manuelisman kapelon al la Sankta Spirito (kaj kiu starigis ankaŭ sian bronzan tombon).[1]

La teritorio plue estis administracia dependaĵo de Porto, dum Arrifana de Sousa plue estis centro por servoj kaj ekonomio, helpite de ĉiujara foiro en la festo de Sankta Marteno, rezulte en ekspansio kaj konstruo de preĝejo. Dume nobeloj establiĝis en siajn bienojn. Jure dum la regado de la reĝo Jozefo (3a de Marto 1770), la loknomo estis oficiale ŝanĝita al Penafiel.[1]

Oni plialtiĝis el 30 000 loĝantoj en la komenco de la 20-a jarcento ĝis nunaj 70 000.

Ĝemelaj urboj redakti

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 Soeiro, Teresa (2015), Câmara Municipal (eld.), Um brevíssimo olhar sobre o passado de Penafiel, Penafiel, Portugal: Câmara Municipal de Penafiel

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti