Paredes (Portugalio)

municipo kaj urbo de Portugalio
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Paredes kaj Paredes (stacidomo).

Paredes estas portugala urbo situanta en la subregiono de la Metropola Areo de Porto, apartenanta al la Norda regiono kaj al la distrikto Porto.

Paredes
municipo de Portugalio • urbo de Portugalio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 4580
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 86 854  (2011) [+]
Loĝdenso 554 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 12′ N, 8° 20′ U (mapo)41.2-8.3333333333333 [+]
Areo 156,76 km² (15 676 ha) [+]
Horzono Okcidenteŭropa Tempo [+]
Paredes (Portugalio)
Paredes (Portugalio)
DEC
Situo de Paredes

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Paredes [+]
vdr

Ĝi estas la sidejo de la municipo Paredes, kiu havas totalan areon de 156,76 km², 84 354 loĝantojn en 2021 kaj loĝdenson de 538 loĝantoj po km², subdividita en 18 fregezioj. La municipo estas limigita en la nordo fare de la municipoj Paços de Ferreira kaj Lousada, en la sudo Gondomar, en la oriento Penafiel kaj en la okcidento Valongo.

Fregezioj

redakti
 

La municipo havas la jenajn fregeziojn:

  • Aguiar de Sousa
  • Astromil
  • Baltar (Vila)
  • Beire
  • Cete (Vila)
  • Cristelo
  • Duas Igrejas
  • Besteiros
  • Gandra (Cidade)
  • Lordelo (Cidade)
  • Louredo
  • Parada de Todeia
  • Paredes (Cidade)
  • Rebordosa (Cidade)
  • Recarei (Vila)
  • Sobreira (Vila)
  • Sobrosa (Vila)
  • Vandoma (Vila)
  • Vilela (Vila)


Historio

redakti
 
Romanika preĝejo de Cete.

Estis loĝado jam en prahistoriaj kaj romiaj epokoj; poste venis ĝermanoj kaj islamanoj. Konkero fare de kristanoj okazis ĉirkaŭ la jaro 999. La aktuala municipo Paredes kuŝas sur la teritorio de iama municipo Aguiar de Sousa, kiu aperis kiel loĝklopodo de la Valo Sousa, kreita meze de la 12-a jarcento. Tial ĝi aperis en la "Inquirições" de 1258 menditaj de la reĝo Afonso la 3-a. [1] Tie oni referencis ankaŭ kelkajn de la nuntempaj fregezioj de la municipo Paredes, tiam apartenantaj al Aguiar de Sousa: nome Estremir, Crestelo, Vilela, Bendoma, Ceti, Gondalães, Veiri kaj Gandera. Aguiar de Sousa ricevis foruon en 1269, kiun konfirmis en 1411 la reĝo Johano la 1-a kaj Manuelo la 1-a en 1513. Tiuepoke ankaŭ Baltar ricevis privilegiojn.

El la 16-a jarcento Paredes iĝis ĉefurbo de la municipo Aguiar de Sousa, superinte la loĝantaron de Aguiar de Sousa. Tio utilis por la formado de la municipo Paredes dum la reorganizado de la administracia divifo promociita de Passos Manuel, en 1836, en kiu oni nuligis 498 municipojn, inter kiuj estis Baltar, Louredo kaj Sobrosa kaj oni kreis la municipon Paredes, kiu ne retenis la 48 fregesiojn de la nuligita municipo de Aguiar de Sousa, ĉar 25 distribuiĝis inter Gondomar, Lousada, Valongo kaj Paços de Ferreira, dum la municipon Paredes konstituis 23 de la 24 fregesioj kiuj estis ĝis 2013. En 1855, kreiĝis la fregezio Recarei, el kelkaj loĝlokoj de la fregezio Sobreira. Laŭ tiu kompono, Paredes iĝis "vila" (urbeto) la 7an de februaro 1844, fare de dokumento de Maria la 2-a.

 
Ermitejo de Nossa Senhora do Vale de Cete.

Paredes havas grandan tradicion en industrio de mebloj, kun ĉirkaŭ 30% de la landa produktado.[2] Tiu tradicio de transformado de ligno startis meze de la 19-a jarcento, rilate al la abunda forstado kun diversaj specioj kiuj havigis la necesan krudmaterialon. Tiukadre kreiĝis hidraŭlikaj maŝinoj por segado, laŭlonge de la fluejoj kaj tra la tuta municipo. En la 20-a jarcento aperis la vaporaj segejoj kaj post la instalado de la elektra energio svarmis segejoj tra la tuta municipo, kaj ĉefe norde.

Tiukadre la meblofarado hegemoniis, pasante el generacio al generacio. Unue el ĉefaj karakteroj estis ĝia familiaj trajtoj, ĉar oni laboris ĉefe en hejmaj atelieroj teretaĝe, kie viroj laboris, dum virinoj ĉefe distribuis la mendaĵojn al klientoj, foje kunportante ili perpiede ĝis la fervoja stacio kaj eĉ al centroj kiel Porto, Valongo ktp. Resendo de kapitaloj el migrantoj al Brazilo helpis en la fino de la 19-a jarcento kaj komenco de la 20-a jarcento la disvolviĝon de tiu industrio, per rekta investado (konstruado de la unua fabriko eo la municipo, nome “A Boa Nova” en Vilela), la mendado de meblaro al lokaj produktantoj kaj certe per la influo de krudmaterialo lkaj ligno venita de Brazilo kio inspiris meblofaristojn.

El la 20a de Junio 1991, Paredes ascendis al la kategorio cidade (urbo). La 26an de Aŭgusto 2003, same faris la fregeziojn Lordelo kaj Rebordosa. Same Gandra kun speciala statuso kiel grava universitata centro. La municipo Paredes enhavas tial kvar urbojn. La 30an de Septembro 2013 la municipo eniris en la Metropola Areo de Porto. Fakte la proksimeco al la grandurbo Porto rezultis en kresko de la loĝantaro el ĉirkaŭ 20 000 loĝantoj komence de la 20-a jarcento al pli ol 80 000 en la fino, tio estas kvarobliĝis la loĝantaro.

Vidindaĵoj

redakti
 
Preĝejo de Paredes.
 
Klostreto de la Monaĥejo de Cete.
 
Municipa Biblioteko de Paredes.
 
Urba Parko.
 
Turo Torre dos Mouros aŭ de Alcoforados.
  • Preĝejo de S. Pedro do Mosteiro de Cete
  • Ermitejo de Nossa Senhora do Vale
  • Kastrumo de Serra do Muro de Vandoma
  • Krucmonumento de Atrio de Nossa Senhora do Vale
  • Dolmeno de Padrão
  • Preĝejoj de S. Tomé kaj de S. Cristóvão Louredo
  • Pilorioj de Louredo kaj de Paredes
  • Turo Torre dos Mouros aŭ de Alcoforados
  • Preĝejo kaj Monaĥejo de Vilela
  • Turo de la Kastelo de Aguiar de Sousa
  • Blazondomoj Solar da Venda (iama Sanatorio), Quinta de Cete, Casa de Espessande
  • Cadeia Comarca (komarka prizono)
  • Blazondomoj Quinta de Louredo kaj Casa da Amoreira
  • Akvedukto kaj akvostokejoj de Cimo de Vila
  • Funebrejo Mamoa de Ramos
  • Blazondomoj Casa da Estrebuela (kun ĝardenoj kaj bienoj), kaj Casas dos Dias da Silva aŭ "Casas Altas"
  • Ponto de Penhas Altas
  • Blazondomoj Casa da Agrella kaj Casa do Ribeiro
  • Kapelo de Senhora da Piedade de Quintã - Baltar
  • Natura Parko de Senhora do Salto – Aguiar de Sousa
  • Minoj de Oro de Castromil / interpretejo – Sobreira
  • Ponto de Cepeda – Paredes
  • Kulturdomo (Palacete da Granja) – Paredes
  • Konservatorio de Muziko de Paredes – Paredes
  • Municipa Biblioteko de Paredes – Paredes
  • Parkoj de Rio Ferreira Lordelo/Rebordosa, de Parede kaj das Serras do Porto
  • Placo José Guilherme – Paredes
  • Placo kaj Kapelo de Sra. dos Chãos – Bitarães
  • Preĝejoj de Rebordosa kaj de Paredes
  • Pendumejo de Louredo

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti
  1. fascículo II, Vol.I, do Corpus Codicum Latinorum.
  2. Melhor Mostra de Mobiliário Nacional é inaugurada sábado pelo Seretário de Estado Inovação En municipa retejo

Eksteraj ligiloj

redakti
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Paredes en la portugala Vikipedio.