Maria la 2-a (Portugalio)

Maria la 2-a de Portugalio (Rio-de-Ĵanejro, 4-a de aprilo de 1819 - Lisbono, 15-a de novembro de 1853), reĝino de Portugalio, kromnome la Edukistino. Naskiĝinta en Brazilo, ŝi estis la ununura amerika virino kiu estis Ŝtatestro de eŭropa ŝtato, kvankam vere Brazilo en 1819 formis parton de Portugalio.

Maria la 2-a
Reĝino de Portugalio
Persona informo
Maria II
Naskiĝo 4-an de aprilo 1819 (1819-04-04)
en Rio-de-Ĵanejro
Morto 15-an de novembro 1853 (1853-11-15) (34-jaraĝa)
en Lisbono
Mortis per postnaskaj komplikiĝoj vd
Tombo Monaĥejo de São Vicente de Fora vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco BraziloReĝlando Portugalio vd
Subskribo Maria la 2-a (Portugalio)
Familio
Dinastio Dinastio Braganza vd
Patro Petro la 1-a de Brazilo vd
Patrino Maria Leopoldina de Aŭstrio vd
Gefratoj Infante Miguel of Portugal • Prince João Carlos, Prince of Beira • Januario de Brazilo • Paŭlino de Brazilo • Rodrigo Delfim Pereira • Isabel Maria de Alcântara, Duchess of Goiás • Franciska de BraganzoPetro la 2-a de Brazilo • Pedro de Alcántara Brasileiro • Maria Isabel de Alcântara, Countess of Iguaçu vd
Edz(in)o Auguste de Beauharnais • Fernando la 2-a de Portugalio vd
Infanoj Petro la 5-aLudoviko la 1-a • Infanta Maria of Portugal • Infante João, Duke of Beja • Infanta Maria Ana of Portugal • Infanta Antónia of Portugal • Fernando de Portugalio • Infante Augusto, Duke of Coimbra • Infante Leopoldo of Portugal • Infanta Maria da Glória of Portugal • Infante Eugénio of Portugal vd
reĝino de Portugalio
Dum 1826-1828
Antaŭulo Petro la 4-a, ŝia patro
Sekvanto Mikaelo, ŝia onklo
2-a periodo
Dum 1834-1853
Antaŭulo Mikaelo, ŝia onklo
Sekvanto Fernando la 2-a, ŝia edzo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi estis la filino de la reĝo Petro la 4-a (Portugalio), kiu estis ankaŭ imperiestro de Brazilo laŭ la nomo de Petro la 1-a, kaj de lia unua edzino, la arkidukino Maria Leopoldina Josefa Carolina de Aŭstrio. Ŝi estis la dua kaj lasta virino kiu ascendis al la trono de Portugalio.

Entroniĝo redakti

En marto de 1826 mortiĝis la reĝo Johano la 6-a, kio kaŭzis krizon de sukcedo en la lando. Lia heredonto, Petro, estis proklamiĝinta imperiestro de Brazilo en 1822. Johano havis alian filon nome Mikaelo, kiu estis ekzila en Aŭstrio post estrado de serio da insurekcioj kontraŭ lia patro kaj la reĝimon liberalan.

La reĝo nomumis sian preferatan filinon, Isabel Maria, regentino ĝis kiam la "legitima heredonto revenu al la lando". Sed neniam lli precizigis kiu estos tiu heredonto, ĉu Petro, la imperiestro, ĉu Mikaelo, la princo en ekzilo.

Avertita ke la partianoj de lia frato pretis lokigi Mikaelon sur la tronon, Petro abdikis favore de sia plejaĝa filino, Maria de la Gloro, kiu estis nur 7jaraĝa, kondiĉe ke ŝi edziniĝu al sia onko Mikaelo kaj ke tiu akceptu la Liberalan Konstitucion kaj plenumu la regentecon ĝis kiam lia nevino atingu maturaĝon.

Mikaelo ŝajnigis ke li akceptas la proponon, sed kiam li alvenis al Portugalio, eltronigis la estontan reĝinon Maria kaj proklamiĝis reĝo, malvalidigante la liberalan konstitucion. Dum la reĝado de ŝia edzo, Maria vizitis diversajn kortegojn de Eŭropo, inklude tiun de sia avo en Vieno, krom tiujn de Londono kaj Parizo.

Petro abdikis la brazilan tronon en 1831 favore de sia filo Petro la 2-a de Brazilo klopodante reakiri la portugalan tronon. Tiele el sia sidejo en Azoroj atakis Mikaelon, kaj devigis lin abdiki en 1834 pere de la Portugala Enlanda Milito. Maria la 2-a rehavis la kronon kaj sukcesis akiri la nuligon de la geedzeco kun sia onklo.

Reĝado redakti

La 26-an de januaro de 1835, kiam ŝi estis 15jaraĝa, edziniĝis al Karlo, duko de Leuchtenberg, filo de Eugène de Beauharnais kaj nepo de la imperiestrino Jozefino. Karlo mortiĝis la 28-an de marto tiujare, du monatojn post la geedzo.

La 1-an de januaro de 1836, Maria edziniĝis al princo Fernando de Saksio-Koburgo kaj Gotao, kiu regis kiel progeedza reĝo. Li ricevis la titolon, laŭ la portugala tradicio, post la nasko de sia unua filo, la heredonto.

Dum ŝia reĝado la reĝino Maria devis frunti insurekcion la 16-an de majo de 1846, kiu estis venkita de la reĝaj trupoj la 22-an de februaro de 1847. Ŝi ankaŭ proklamis leĝon por sekurigi la publikan sanon kaj eviti la etendon de la ĥolero tra la lando. Krome ŝi apogis politikojn kiuj helpis la pliigon de la edukan nivelon de la populacio.

Post diversaj gravedigoj kaj naskoj, la kuracistoj informis la reĝinon Maria pri la danĝero kiun kaŭzus por ŝia sano naski filon ĉiujare. Maria ne atentis la avertojn kaj mortiĝis naskante la princon Eŭgenio en 1853.