Ludoviko la 1-a (Portugalio)

Ludoviko la 1-a de Portugalio, kromnome la Populara (naskita la 31-an de oktobro 1838 en Lisbono; mortinta la 18-an de oktobro 1889 en Cascais), estis Reĝo de Portugalio inter 1861 kaj 1889. Li estis la dua filo de la Reĝino Maria la 2-a kaj de la proedziĝa Reĝo Fernando la 2-a, kaj estis Duko de Porto kaj Duko de Viseu.

Ludoviko la 1-a
Reĝo de Portugalio
Regado 1861-1889
Antaŭulo Petro la 5-a, lia frato
Sekvanto Karlo la 1-a, lia filo
Persona informo
Naskiĝo 31-an de oktobro 1838 (1838-10-31)
en Lisbono
Morto 19-an de oktobro 1889 (1889-10-19) (50-jaraĝa)
en Cascais
Tombo Monaĥejo de São Vicente de Fora vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Reĝlando Portugalio vd
Familio
Dinastio Dinastio Braganzo-Saksio-Koburgo kaj Gotao vd
Patro Fernando la 2-a de Portugalio vd
Patrino Maria la 2-a vd
Gefratoj Petro la 5-a • Infanta Maria of Portugal • Infante João, Duke of Beja • Infanta Maria Ana of Portugal • Infanta Antónia of Portugal • Fernando de Portugalio • Infante Augusto, Duke of Coimbra vd
Edz(in)o Maria Pia of Savoy vd
Infanoj Karlo la 1-a • Infante Afonso, Duke of Oporto vd
Profesio
Alia nomo O Popular vd
Okupo reĝofotistomilitisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ludoviko (portugale: Luis) estis klera homo, ema verki poezion. Tamen li ne posedis politikan kapablon, sed li subite devis agi en tiu medio post la morto de liaj du fratoj Petro kaj Fernando en 1861 kiel sekvo de epidemio de ĥolero. La regadon de Ludoviko karakterizis serio de ŝanĝoj de registaroj, formitaj foje de liberaluloj kaj foje de konservativuloj. Dum lia regado, la nivelo de Portugalio en edukado, politiko, teknologia progreso kaj ekonomia stabileco malaltiĝis kompare kun aliaj eŭropaj landoj. Pri koloniaj aferoj, la golfeto de Delgoa estis konfirmita kiel portugala posedaĵo en 1875, dum la agado de Belgio ĉe Kongo malpermesis al Portugalio teritorion inter Angolo kaj Mozambiko.

Luis ŝatis sciencojn kaj havis specialan intereson pri oceanografio. Per granda parto de sia riĉeco li financis ŝipojn por kolekti specimenojn en la mondaj oceanoj. Li respondecis pri la kreado de unu de la unuaj akvarioj de la mondo, nome Vasco da Gama en Lisbono, kiu ankoraŭ funkcias hodiaŭ, kun kalmaro 10 metrojn longa. Lia amo al la sciencoj kaj novaĵoj pasis al liaj du filoj.

Geedziĝo kaj idaro redakti

Luis edziĝis la 6an de oktobro de 1862 al Maria Pia de Savojo (16an de oktobro de 1847 - 5an de julio de 1911), filino de Viktoro Emanuelo la 2-a de Italio kaj Maria Adelaida de Habsburgo. Ili havis du filojn: