Jozefino de Beauharnais

Jozefino de Beauharnais (Marie Josèphe Rose Tascher de la Pagerie)[1] (23-a de junio 176329-a de majo 1814) de deveno de kreoloj, estis la unua edzino de Napoléon Bonaparte kaj la unua imperiestrino de la unua imperio francia. De la flanko de sia filino Hortensie de Beauharnais, ŝi estis avino de Napoleono la 3-a kaj de la flanko de sia filo, praavino de la plej ĵusaj gereĝoj svedaj kaj danaj, kaj de la lasta greka reĝino, patrino siavice de la aktuala reĝino de Hispanio. Ankaŭ la aktualaj reĝaj familioj de Belgio, Norvegio kaj Luksemburgo descendas el Jozefino.

Jozefino de Beauharnais
franca imperiestrino
Persona informo
Joséphine de Beauharnais
Naskiĝo 23-an de junio 1763 (1763-06-23)
en Les Trois-Îlets
Morto 29-an de majo 1814 (1814-05-29) (50-jaraĝa)
en Rueil-Malmaison
Mortis per difterio vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Familio
Dinastio Duc de Dalberg vd
Patro Joseph-Gaspard de Tascher de La Pagerie vd
Patrino Rose Claire des Vergers de Sannois vd
Edz(in)o Napoleono Bonaparte • Alexandre de Beauharnais vd
Infanoj Eugène de Beauharnais • Hortense de Beauharnais vd
Profesio
Okupo artkolektanto • desegnisto • artistomecenato vd
Aktiva en Parizo vd
Aktiva dum 1779–1814 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Portreto de la imperiestrino Joséphine, fare de François Gérard.
Joséphine surgenue antaŭ Napoleono dum la kronigo en Notre Dame.

Jozefino, nomata Rozo ĝis la renkonto kun Napoleono, naskiĝis kaj loĝis en Martiniko (Malgrandaj Antiloj) ĝis kiam en 1780 edziniĝis en Parizo al Alexandre François Marie de Beauharnais. Fine de 1783 separiĝis de sia edzo kaj iom poste revenis al Karibio, kie ordigis la familian ekonomion meze de la insurekcio de sklavoj de 1791 kaj de la Franca Revolucio.

Tuj post ŝia reveno al Parizo tiujare, okazis la falo de la Antikva Reĝimo kaj la enpovigo de la Nacia Konvencio. Danke al siaj sociaj kontaktoj ŝi konatiĝis kun Napoléon Bonaparte, al kiu edziniĝis en 1796, du jarojn post kiam ŝia unua edzo estis gilotinita sub Maximilien Robespierre. Decembre de 1804 Jozefino estis kronita imperiestrino de Francio fare de sia dua kaj lasta edzo nome Napoleono.[2]

Iom poste, en 1810, ĉar ŝi ne naskis heredontan filon al Napoleono, la paro divorcis kaj Jozefino retiriĝis en Kastelo de Malmaison, kiu estis ŝia posedaĵo. Jozefino mortis en 1814, amata de la francoj, kiuj nomis ŝin l'bonne Josephine (Jozefin', la bonulin').[3]

Almenaŭ ĝis oktobro 1779 Jozefino uzis sian unuan nomon Rozo aŭ eĉ la pli familiaran nomon, Yeyette [jejEt]. Post sia edziniĝo al Aleksandro de Beauharnais, ŝi subskribis kiel Vicgrafino de BeauharnaisLapagerie de Beauharnais. La geedza atestilo kun Napoleono estis subskribita kiel M.R.J. Tascher kaj de tiam ŝi subskribis per la du familinomoj: Lapagerie-BonaparteTascher-Bonaparte. Post 1804 ŝi subskribis simple kiel Josephine, nomo per kiu ŝi estis kronita kiel imperiestrino de Francio kaj per kiu oni registris la leĝajn eventojn de ŝia futuro.[4]

Notoj redakti

  1. Encyclopædia Britannica, citita ĉe biography.com - Joséphine de Beauharnais Biography (1763 - 1814) Arkivigite je 2008-12-02 per la retarkivo Wayback Machine (en angla). Konsultita la 27-an de aŭgusto 2008.
  2. Ernest John Knapton; 1963. Empress Josephine[rompita ligilo] (angla). Harvard University Press. Konsultita la 28an de aŭgusto de 2008.
  3. Ernest John Knapton (revizio fare de Leo Gershoy) Empress Josephine (angla). The American Historical Review, Vol. 70, No. 2 (Jan., 1965), pp. 441-442. Publikita de la American Historical Association. Konsultita la 28an de aŭgusto de 2008.
  4. Impératrice Josephine; Correspondance, 1782-1814, Chevallier, Catinat and Pincemaille, eldonistoj (Parizo: Histoire Payot, 1996), p. III. Citita de Sandra Gulland en letero publikita en Napoleonic Society of America. Artikolo disponeba en la ttt-ejo: [1] Arkivigite je 2009-05-09 per la retarkivo Wayback Machine