Uclés estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.

Uclés
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Kvenko
Poŝtkodo 16452
Retpaĝaro www.ucles.es
Politiko
Urbestro Ángel García Rodriguez (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 226  (2013)
Loĝdenso 3,5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 59′ N, 2° 52′ U (mapo)39.981944444444-2.8622222222222Koordinatoj: 39° 59′ N, 2° 52′ U (mapo) [+]
Alto 863 m [+]
Areo 64,61 km² (6 461 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Uclés (Provinco Kvenko)
Uclés (Provinco Kvenko)
DEC
Uclés
Uclés
Situo de Uclés
Uclés (Hispanio)
Uclés (Hispanio)
DEC
Uclés
Uclés
Situo de Uclés

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Uclés [+]
vdr
Situo de la Provinco Kvenko en Hispanio
Situo de Uclés en la Provinco Kvenko
La monaĥejo
Ĉefa fasado (ĉurigera) de la monaĥejo de Uclés.

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas Ucleseño. La censita loĝantaro en 2013 estis de 226 loĝantoj kaj la denseco estas de 3,5 loĝ/km².

Situo redakti

Uclés estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Kvenka Manĉo en la okcidenta parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 863 m; je 90 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 64.61 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°58′55″N 2°51′44″O.

Nordokcidente: Tarancón Norde: Paredes kaj Huelves Nordoriente: Alcázar del Rey
Okcidente: Tribaldos   Oriente: Rozalén del Monte
Sudokcidente: Villarrubio Sude: Almendros, Pozorrubio de Santiago, Villamayor de Santiago Sudoriente: Saelices

Historio redakti

En araba epoko kun nomo Uqlīsh, la urbo estis grava dum la 10a jarcento kiam venis la gravuloj kiuj ne povis rezisti en Toledo. Tiam estis moskeo, banloko, merkato ktp. En 1085 Uqlīsh estis okupita de kristanoj, post la konkero de Toledo, sed teorie ĝi apartenis al al-Qadir, reĝo de Valencio (1086-1092). En oktobro de 1086 perdis ĝin la kristanoj post la malvenko de la Batalo de Sagrajas.

En 1091 laŭ legenda, Alfonso la 6-a akiris ĝin pro edziĝo al la araba princino Zaida aŭ pro protektado de la reĝo Almutamid de Sevilo. La 29a de majo de 1108 okazis la batalo de Uclés (mortiĝis ĉirkaŭ 3.000 kristanoj), nome kristana malvenko antaŭ la almoravidoj de Tamim ben Jusuf. En ĝi mortiĝis ankaŭ Sanĉo Alfónsez, ununura vira filo de Alfonso la 6-a. En 1157 Uclés denove estas de kristanoj, ĉar Alfonso la 7-a ricevis ĝin por Alicum el Muhammad ibn Mardanis, konata inter kristanoj kiel la reĝo Lupo de Murcio.

La 12a de decembro de 1163, Alfonso la 8-a donis ĝin al la Ordeno de Sankta Johano (Ordeno de Malto) kaj en 1174 (9a de januaro en Arévalo), Alfonso la 8-a donis ĝin al la Ordeno de Santiago. Paralele la konvento de Uclés estis edukejo por filoj de nobeloj. Dum la 15a jarcento la urbo estis loko de enlanda milito inter diversaj partioj de nobeloj. Fine de tiu jarcento la Katolikaj Gereĝoj akiris la ordenojn kaj la urbon, kiu perdis hegemonion. La monaĥejo konstruiĝis dum la 16a jarcento.

En 1621, dum la Hispana Ora Jarcento, la duko de Osuna predis sian povon kaj sekve Francisco de Quevedo suferis la politikajn konsekvencojn de la ŝanĝo, nome estis enkarcerigita en la monaĥejo de Uclés kaj poste, ege malsana, esris portita al sia bineo, la Torre de Juan Abad.

En 1809 (13a de januaro) okazis nova batalo en Uclés inter la napoleona kaj hispana armeoj dum la Milito de Sendependiĝo. La francoj, post esti venkintaj, fiagadis en la vilaĝo kaj en la monaĥejo. Ambaŭ estis forrabitaj. Monaĥoj estis primokitaj, viroj gorĝotranĉitaj kaj virinoj perfortitaj kaj bruligitaj.

Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ĉe Uclés super 1,360 loĝantoj, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Uclés kie oni falis al la nunaj 226.

Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestro estis plej ofte dekstrulo.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj (turismo) kaj loĝejoj.

Vidindaĵoj redakti

  • Kastelo, parte detruita por la konstruo de la monaĥejo
  • Monaĥejo, poste lernejo, poste hospitalo (dum la Hispana Enlanda Milito) kaj poste karcero por politikaj malliberigitoj fare de la frankisma reĝimo, poste seminario
  • Romia nekropolo
  • Antaŭromia altaro al dio Airono (nun en Segobrigo)
  • Estas polemiko pro klopodoj instali areon por ventogeneratoroj kiu detruus la historian heredon kaj pejzaĝon, inter aliaj problemoj.

Notoj redakti

Bibliografio redakti

  • AYUNTAMIENTO DE UCLÉS. La batalla de Uclés (1108) contra los almorávides, 2008.
  • AYUNTAMIENTO DE UCLÉS. La batalla de Uclés de 1809, aspectos bélicos y cotidianos, 2010.
  • HORCAJADA GARRIDO, Ángel. Uclés. Capital de un estado. Cuenca, 1983.
  • PÉREZ RAMÍREZ, Dimas. Uclés, cabeza de la Orden de Santiago. Tarancón, Seminario Menor, 1990.
  • QUINTERO ATAURI, Pelayo. Uclés, antigua residencia de la Orden de Santiago. Uclés, 2007.
  • QUINTERO ATAURI, Pelayo. Uclés, excavaciones efectuadas y noticia de alguna antigüedades. Uclés, 2007 .
  • QUINTERO ATAURI, Pelayo. Uclés, documentos inéditos y algunas noticias tomadas de sus archivos. Uclés, 2007.
  • RIVERA GARRETAS, Milagros. El Castillo-Fortaleza de Uclés. Datos Histórico-Arqueológicos. Cuenca, Excma. Diputación, Separatas de la Revista CUENCA, nº 17, primer semestre de 1980.
  • SALAS PARRILLA, Miguel. Uclés en la historia. Madrid, 2007. ISBN 978-84-611-8369-2
  • SALAS PARRILLA, Miguel. Airón. Dios prerromano de Hispania. Madrid, 2005. ISBN 84-609-5773-X

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti