La stilo Ĉurigera, estas etapo, kaj stilo arkitektura de Hispanio okazinta en la epoko de la baroko kaj alvenis ĝis Nova Hispanio, kie ĝi estas konata kiel baroko estípite, atingante grandan disvolvigon.

Ĉurigera detalo de la baroka fasado de la Muzeo de Historio de Madrido.
Ĉefa Placo de Salamanko (1729-1755).
Ĉefa Retablo de la Monaĥejo de Sankta Stefano (1692-1694).
Ĉefa fasado de la monaĥejo de Uclés.

La termino Ĉurigera devenas el la familinomo Churriguera [ĉurigEra]. La membroj de tiu familio Churriguera estis klano de barokaj arkitektoj kies verkaro karakteriĝis ĉar ĝi prezentis tre ŝarĝitan ornamaĵon. Etende, la termino estis uzata por nomigi la hispanan barokon de la unua triono de la 18a jarcento. Estis konsiderataj curigeraj ĉiuj kontrueroj kiuj montris markatan movŝajnon kaj buntan ornamon, ĉefe ĉe retabloj. Tiu stilo estas varianto de la stilo baroko, kiu prezentas pli da ornamo. Temis pri konstruo de retabloj efemeraj kaj simile pri arkitekturo.

En Hispanio redakti

La unua Churriguera estis José de Churriguera (1665-1725), kiu formiĝis kiel muntisto de retabloj, prilaborante kelkajn ege gravajn por diversaj temploj de Salamanko, Madrido, Valadolido kaj aliaj urboj de Hispanio. Kelkaj malaperis kaj el ili nune restas nur kelkajn trajtojn:

En Meksiko redakti

En Meksiko estas konsiderataj majstroverkoj de la stilo Ĉurigera la Katedralo de Zacatecas, Zacatecas, ĉefurbo de la ŝtato de Zacatecas, same kiel la preĝejo de Sankta Priska, situanta en Taksko, ŝtato de Guerrero. La Antikvua Preĝejo en Salamanca, fondita la 24-an de aŭgusto de 1603; oni konkludis la konstruon de la verko en la jaro de 1690, kaj la pordego de stilo ĉurigera en 1740. La retablo de la templo de Sankta Francisko Ksaviero (Nacia Muzeo de la Virreinato), en Tepotzotlán, Estado de México, estas konsiderata, kun ties fasado, unu de la ĉefaj barokaj ĉurigeraj verkoj plej gravaj fare de la jezuitoj en Nova Hispanio. Ankaŭ estas reprezentaj la Altaro de la Reĝoj de la katedralo de Meksikurbo kaj la pordegoj de la Sagrario Metropolitano, apuda al sama Katedralo.

Vidu ankaŭ redakti