Muzeo pri Historio de Madrido

La Muzeo de Historio de Madrido (hispane Museo de Historia de Madrid), antikva Municipa Muzeo, troviĝas en la distrikto Centro, en la strato Fuenkaralo. Ĝi okupas la konstruaĵon de la Reĝa Hospico Sankta Fernando, konstruita de la arkitekto Pedro de Ribera en baroka stilo. La ĉefa fasado estas konsiderata kiel unu el la plej reprezentivaj verkaĵoj de la civila hispana baroko.

Muzeo pri Historio de Madrido
muzeo de historio [+]

LandoHispanio
SituoMadrido
- koordinatoj40° 25′ 33″ N, 3° 42′ 3″ U (mapo)40.425833-3.700833Koordinatoj: 40° 25′ 33″ N, 3° 42′ 3″ U (mapo)

Estiĝo1929

Muzeo pri Historio de Madrido (Madrido)
Muzeo pri Historio de Madrido (Madrido)
DEC

Muzeo pri Historio de Madrido (Madrido)
Muzeo pri Historio de Madrido (Madrido)
DEC

Muzeo pri Historio de Madrido (Hispanio)
Muzeo pri Historio de Madrido (Hispanio)
DEC
Map
Muzeo pri Historio de Madrido

Vikimedia Komunejo:  Museo de Historia de Madrid [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Muzeo pri Historio de Madrido.
Ĉurigera detalo de la baroka fasado de la Muzeo.

Historio redakti

En 1673 fondiĝas la Reĝa Hospico Sankta Fernando. De la primitiva konstruaĵo nur konserviĝas la kapelo, ĉar ĝi estis reformata en la 18-a jarcento.

En 1926 ties societo organizas, grandsukcese, la Ekspozicion de la Antikva Madrido, restaŭrante (far la Madrida Urbodomo) la konstruaĵon por tiu evento. Kiel konsekvenco, estas decidata la kreado de la Municipa Muzeo, kies inaŭguro okazis je la 10-a de junio 1929.

La muzeo montras la tutan historion de Madrido ekde ĝia deklaro kiel ĉefurbo en la 16-a jarcento. La diversaj ekspoziciaĵoj estas montrita laŭ la jarcentoj: la plej fruaj en teretaĝo kaj ju pli oni supreniras al pli alta etaĝo oni iras al pli ĵusa jarcento. En kela etaĝo estas grandega maketo de Madrido en pasintaj jarcentoj.

La municipaj kolektoj antaŭ tiu epoko estas montrataj en la Muzeo Sankta Isidro, ankaŭ nomata Muzeo de la Originoj en la zono konata kiel Madrido de la Habsburgoj.

Eksteraj ligiloj redakti