Pedro de Ribera (n. en Madrido la 4-a de aŭgusto 1681 - m. en Madrido, 1742) estis hispana arkitekto de la baroka periodo.

Pedro de Ribera
Persona informo
Naskiĝo 4-an de aŭgusto 1681 (1681-08-04)
en Madrido
Morto 19-an de oktobro 1742 (1742-10-19) (61-jaraĝa)
en Madrido
Tombo San Cayetano Church
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo arkitekto
vdr
Tombo de Ribera

Lia profesia vivo preskaŭ ekskluzive disvolviĝis en Madrido dum la unua duono de la 18-a jarcento. Li estis disĉiplo de José Benito de Churriguera (kreinto de la stilo ĉurigeresko). Li estas konsiderata kiel unu el la plej gravaj arkitektoj de la fino de baroko en Hispanio. Lia laboro en Madrido estis tre rimarkinda, konstruante pontojn, palacojn, monumentajn fontanojn, preĝejojn kaj ĉiajn publikajn konstruaĵojn.