Laguarta [laGŬARta] estas loĝloko de la municipo Sabiñánigo de Hispanio​, en la sudo de la komarko Alto Gállego (kies ĉefurbo estas Sabiñánigo mem) apartenanta al la nordo de la Provinco Huesko (regiono Aragono). Fakte ĝi estas unu el pli ol 50 loĝlokoj de Sabiñánigo, kiu estas la municipo kiu enhavas pli da loĝlokoj en la provinco.

Laguarta
loĝloko
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 42° 25′ N, 0° 7′ U (mapo)42.41392-0.11913699999999Koordinatoj: 42° 25′ N, 0° 7′ U (mapo) [+]
Laguarta (Provinco Ŭesko)
Laguarta (Provinco Ŭesko)
DEC
Laguarta
Laguarta
Situo de Laguarta
Laguarta (Hispanio)
Laguarta (Hispanio)
DEC
Laguarta
Laguarta
Situo de Laguarta

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Laguarta [+]
vdr

La loĝloko Laguarta estas en la suda valo Guarguera iom norde de la rivero Guarga kaj ĉe la ŝoseo A-1604, kiu laŭiras la riveron. La loĝloko estas tipa domaro karaktera de montaro ĉe Pireneoj, kun deklivaj ardezaj tegmentoj, kaj tre tipaj konustrunkaj kamenoj. Proksime estas senhomejo Cañardo.

Historio redakti

Ĝi estis menciita en la 17-a jarcento, ekzemple en nuptaj dokumentoj de 1627 kaj 1648).

Fine de la 19-a jarcento oni ekkonstruis fervojon konektantan Zaragozon kun Francio tra Canfranc, kiu revivigis la lokon, sed poste la loĝantaro malaltiĝis pro alurba migrado kaj malalta naskindico.

Dum la Hispana Enlanda Milito, Laguarta suferis pro operacoj de la batalo de Sabiñánigo —inter septembro kaj novembro de 1937—. Pli forta respublika truparo konkeris lokojn, sed ne la celitan ĉefurbon Sabiñánigo, dum totalaj homperdoj estis preskaŭ 6 000 (pli inter frankistoj). En la fino de la 1970-aj jaroj la loko senhomiĝis, sed poste venis novaj loĝantoj.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado kaj en la areo ĉefe pro la milito, kaj ĉe Laguarta oni malaltiĝis el 112 loĝantoj en 1950 ĝis nunaj 6 loĝantoj (2019).

Aktualo redakti

La ĉefa ekonomia enspezofonto tradicie estis malgrandaj agrikulturo kaj brutobredado, kio pluas ĉi tie male al aliaj apudaj lokoj, sed lastatempe la komarko turnis sin ankaŭ al kreskanta turismo ligita al la pirenea akso (valoj de Tena kaj de Aragón) kaj al la proksimeco al Sabiñánigo. Ĉefaj altiraĵoj estas naturaj lokoj kaj la preĝejo.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Bibliografio redakti

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj redakti

  • [http:// Oficiala retejo]