Bierge [BJERĥe] (aragone Biarche)[1] aŭ (aragone Bierxe)[2] estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la nordokcidento de la komarko Somontano de Barbastro (kies ĉefurbo estas Barbastro) apartenanta al la centro de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Bierge
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 22144
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 253  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 10′ N, 0° 5′ U (mapo)42.166666666667-0.083333333333343Koordinatoj: 42° 10′ N, 0° 5′ U (mapo) [+]
Alto 600 m [+]
Areo 145,02896 km² ( 145 02. 896 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Bierge (Provinco Ŭesko)
Bierge (Provinco Ŭesko)
DEC
Bierge
Bierge
Situo de Bierge
Bierge (Hispanio)
Bierge (Hispanio)
DEC
Bierge
Bierge
Situo de Bierge

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bierge [+]
vdr

Geografio redakti

 
Panoramo.

Ĝia municipa teritorio estas en la nordokcidento de la komarko Somontano de Barbastro ĉe la rivero Alcanadre. Parto de ĝia teritorio estas okupata de la Natura Parko Sierra kaj Cañones de Guara. La municipo enhavas krom Bierge mem la loĝlokojn Cheto, Las Almunias de Rodellar, Letosa, Morrano, Nasarre, Otín, Pardina de Ballabriga, Pardina de Villanúa, Pedruel, Rodellar, San Hipólito, San Román, San Saturnino kaj Yaso (kelkaj el ili jam senhomejoj).

Ĝi estas oriente de la montaro Guara, ĉe la montaro Balces. Estas la plej nordokcidenta municipo de la komarko, lime okcidente kun Hoya de Huesca, norde kun Alto Gállego kaj oriente kun Sobrarbe.

La loĝloko Bierge mem (602 msm)[3] estas je 41 km nordoriente de Huesca, alirebla laŭ la ŝoseo A-1227 el Abiego sude kaj Augas oriente; laŭ la ŝoseo A-1230 el Adahuesca oriente; kaj laŭ la ŝoseo HU-341 oni komunikas kun Rodellar norde.

Nodokcidente: Nueno kaj Sabiñánigo Norde: Sabiñánigo kaj Boltaña Nordoriente: Aínsa
Okcidente: Casbas de Huesca   Oriente: Adahuesca
Sudokcidente: Casbas de Huesca Sude: Abiego Sudoriente: Abiego

Historio redakti

 
Rokermitejo de Sankta Marteno de Morrano.

La urba kerno dekomence setliĝis sur monteto konata nun kiel monto Cascallo. La 19an de aŭgusto 1295 la reĝo Jakobo la 2-a de Aragono liberigis la monaĥejon de Casbas de la imposto pro monerstampado, inter aliaj, etende la privilegion al ties lokoj, inter kiuj estis Bierge.[4] Ĝis 1610 almenaŭ, ĝi apartenis al la monaĥinoj de Casbas.[5] Poste, la domaro etendiĝis laŭ la ĉemonto kaj la ebenaĵo. El la 18-a jarcento oni konstruis blazondomojn por la nobelaro.

Morrano estis menciita jam en 1093.

Komence de la 19-a jarcento la tuta komarko estis damaĝita pro la franca invado.

Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la atakoj de la respublikanoj klopode al konkero de la provinca ĉefurbo Ŭesko kaj fina kontraŭatako de frankistoj. En 1965 Bierge absorbis la municipon Rodellar kaj en 1972 Morrano.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Bierge kie oni malaltiĝis el 661 loĝantoj en 1920 ĝis nunaj 144 loĝantoj (2022).[6] En la tuta municipo oni malaltiĝis el preskaŭ 700 loĝantoj en 1910 ĝis nunaj 251 en 2022.[7]

Aktualo redakti

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj montaraj agrikulturo kaj brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al forstado, natura, sporta, kultura kaj rura turismo.

Ĉefaj vidindaĵoj estas tri ermitejoj kaj la preĝejo de Sankta Jakobo kaj naturaj lokoj. Krome la preĝejo de Sankta Petro kun mudeĥara pinto en sonorilturo, la rokermitejo de Sankta Marteno kaj la baseno en Morrano; romanika preĝejo en senhomejo Nasarre; kaj ĝenerale preĝejo, ermitejoj kaj ruinoj en ĉiuj loĝlokoj de la municipo.

Bildoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Bibliografio redakti

  • Briet, L. Bellezas del Alto Aragón. Huesca, Diputación, 1988, v. 2.
  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj redakti

  • Oficiala retejo
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Bierge en la hispana Vikipedio.