Bárcabo [BARkabo] (aragone Barcabo) estas municipo de Hispanio, en la sudo de la komarko Sobrarbe (kies ĉefurboj estas Boltaña kun Aínsa) apartenanta al la nordo de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Bárcabo
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 22148
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 117  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 15′ N, 0° 4′ O (mapo)42.2436111111110.071111111111122Koordinatoj: 42° 15′ N, 0° 4′ O (mapo) [+]
Alto 713 m [+]
Areo 87,920893 km² ( 879 2.0 893 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Bárcabo (Provinco Ŭesko)
Bárcabo (Provinco Ŭesko)
DEC
Bárcabo
Bárcabo
Situo de Bárcabo
Bárcabo (Hispanio)
Bárcabo (Hispanio)
DEC
Bárcabo
Bárcabo
Situo de Bárcabo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bárcabo [+]
vdr

En la loko, krom la hispanan, oni parolis variaĵon de la aragona lingvo uzitan en la Pireneoj.

Geografio redakti

 
Preĝejo de Almazorre.
 
Preĝejo de Betorz.

Ĝia municipa teritorio estas en la sudo de la komarko Sobrarbe, lime norde kun Aínsa-Sobrarbe. Krom la loĝloko Bárcabo mem, la municipo enhavas ankaŭ la loĝlokojn Almazorre, Betorz, Eripol, Hospitaled, Lecina, Santa María de la Nuez kaj Suelves.

Parto de ĝia teritorio estas okupata de la Natura Parko Sierra kaj Cañones de Guara.

La loĝloko Bárcabo mem (713 msm)[1] estas je 74 km nordoriente de Huesca, alirebla laŭ montara ŝoseo inter Aínsa norde kaj Colungo kaj poste kun Barbastro suden. La loĝloko estas tipa domaro karaktera de montaro ĉe Pireneoj, kun tre deklivaj ardezaj tegmentoj kaj konustrunkaj kamenoj.

Historio redakti

Ĝia gravo per brutobredado dependis de la paŝtejoj. Dum la 17-a jarcento Bárcabo floris.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Bárcabo mem kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 108 loĝantoj (2022).[2]

Aktualo redakti

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj montaraj agrikulturo kaj brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al forstado, natura, sporta, kultura kaj rura turismo.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la naturaj lokoj ekzemple ĉe la Natura Parko Sierra kaj Cañones de Guara. En Almazorre preĝejo, restaĵoj de kastelo citita jam en la 12-a jarcento, ermitejo kaj Dolmeno de Balanzas.

Bildoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Gobierno de Aragón. «Zonas altimétricas por rangos en Aragón y España, y altitud de los municipios de Aragón.». Datos geográficos. Arkivita el originalo la 4an de decembro 2011. Konsultita la 15an de aŭgusto 2012.
  2. INE (eld.). «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional».

Bibliografio redakti

  • Briet, L. Bellezas del Alto Aragón. Huesca, Diputación, 1988, v. 2.
  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj redakti

  • Oficiala retejo
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Bárcabo en la hispana Vikipedio.