Castillazuelo [kastiljaZŬElo] (Kasteleto) estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la centro de la komarko Somontano de Barbastro (kies ĉefurbo estas Barbastro) apartenanta al la centro de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Castillazuelo
municipality of Aragon

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22313
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 162  (2023) [+]
Loĝdenso 11 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 4′ N, 0° 4′ O (mapo)42.06840630.064500199999998Koordinatoj: 42° 4′ N, 0° 4′ O (mapo) [+]
Alto 368 m [+]
Areo 15,324697 km² ( 153 2.4 697 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Castillazuelo (Provinco Ŭesko)
Castillazuelo (Provinco Ŭesko)
DEC
Castillazuelo
Castillazuelo
Situo de Castillazuelo
Castillazuelo (Hispanio)
Castillazuelo (Hispanio)
DEC
Castillazuelo
Castillazuelo
Situo de Castillazuelo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Castillazuelo [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas en la centro de la komarko Somontano de Barbastro, sur la valo de la rivero Vero, je ties maldekstro, sed kun kvartalo sur la dekstra bordo. Ĝi limas okcidente kun Pozán de Vero, norde kun Salas Altas kaj Salas Bajas, kaj oriente kun Barbastro.

La loĝloko Castillazuelo mem (368 msm)[1] estas je 58 km oriente de Huesca kaj je 6,5 km de Barbastro. Ĝi estas komunikata laŭ la ŝoseo A-1232 kun Huerta de Vero kaj Pozán de Vero norde, kaj kun Barbastro sude.

Historio redakti

La areo ja estis loĝata de araboj, kiu lasis inter alia reton de irigacio kaj loknomojn.[2] Pri la kristana mezepoka historio estas multaj dokumentoj. Estis iam islama fortikaĵo. Petro la 1-a konkeris la lokon fine de la 11-a jarcento kaj en 1095 jam aperis mencio de la loko Castellazol en dokumento de tiu monarko. Post la konkero de Barbastro en 1100 kaj probable ekde tian omi ekkonstruis romaniakn preĝejon reuzante la tiamajn islamajn dependaĵojn.[3]

Inter 1126 kaj 1199 almenaŭe, la loko estis de reĝlando (ne de senjorlando) kaj havis tenantojn. [4] En 1330 ĝi apartenis al Ruy Pérez de Castillazuelo. [5] En 1610 ĝi apartenis al la Barono de la Laguna. [6] En la 16-a jarcento la loĝloko disvolviĝis sur la aktuala loko trans la rivero.

Kiel atesto de la pasinteco en la municipa blazono videblas ponto (gravo de la rivero) super kastelo (defenda gravo).

Komence de la 19-a jarcento la tuta komarko estis damaĝita pro la franca invado.

Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la atakoj de la respublikanoj klopode al konkero de la provinca ĉefurbo Ŭesko kaj fina kontraŭatako de frankistoj.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Castillazuelo kie oni malaltiĝis el 780 loĝantoj en 1900 ĝis nunaj 164 loĝantoj (2022).[7]

Aktualo redakti

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (cerealoj, migdalarboj, olivarboj, kaj ĉefe vinproduktado) kaj brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al natura, sporta, kultura kaj rura turismo.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la preĝejo, ermitejo, ruinoj de la kastelo, interpretejo pri la rivero, azudo, akvedukto, rigardejo kaj aliaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la rivero kaj la ravinoj kaj rojoj, kiuj ĉirkaŭas la loĝlokon.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Gobierno de Aragón. «Zonas altimétricas por rangos en Aragón y España, y altitud de los municipios de Aragón.». Datos geográficos. Arkivita el originalo la 4an de decembro 2011. Konsultita la 15an de aŭgusto 2012.
  2. POCKLINGTON, Robert (2016). «Lexemas toponímicos andalusíes (I)». Alhadra. Revista de la cultura andalusí 2. ISSN 2444-5282.
  3. -CASTILLAZUELO. RUINAS DEL CASTILLO- Arkivigite je 2018-03-10 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 21an de marto 2023.
  4. (UBIETO ARTETA, Los Tenentes, p. 135.).
  5. (UBIETO ARTUR, Nobiliario, p. 408).
  6. (LABAÑA, pag. 65).
  7. INE (eld.). «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional».

Bibliografio redakti

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj redakti