Peraltilla [peralTIlja] estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la centro de la komarko Somontano de Barbastro (kies ĉefurbo estas Barbastro) apartenanta al la centro de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Peraltilla
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22311
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 225  (2023) [+]
Loĝdenso 14 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 3′ N, 0° 1′ U (mapo)42.055277777778-0.018055555555549 [+]
Alto 248 m [+]
Areo 16,196126 km² ( 161 9.6 126 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Peraltilla (Provinco Ŭesko)
Peraltilla (Provinco Ŭesko)
DEC
Situo de Peraltilla
Peraltilla (Hispanio)
Peraltilla (Hispanio)
DEC
Situo de Peraltilla

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Peraltilla [+]
vdr

Geografio

redakti

Ĝia municipa teritorio estas en la centro de la komarko Somontano de Barbastro, oriente de la rivero Alcanadre kaj borde de la rojo Clamor.

Ĝi limas norde kun Azara, oriente kun Pozán de Vero, kaj sude kun Laluenga.

La loĝloko Peraltilla mem (429 msm)[1] estas je 42 km sudoriente de Huesca, komunikata laŭ la ŝoseo N-240 kun Barbastro oriente kaj laŭ la aŭtoŝoseo A-22 kun Monzono sudoriente kaj Huesca nordokcidente.

Historio

redakti

La areo estis loĝata de araboj, kiu lasis inter alia reton de irigacio.

Komence de la 19-a jarcento la tuta komarko estis damaĝita pro la franca invado. Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la atakoj de la respublikanoj klopode al konkero de la provinca ĉefurbo Ŭesko kaj al la areo de Bielsa kaj fina kontraŭatako de frankistoj.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Peraltilla kie oni malaltiĝis el 431 loĝantoj en 1900 ĝis nunaj 223 loĝantoj (2022).[2]

Aktualo

redakti

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (cerealoj, migdalarboj, olivarboj, vinproduktado) kaj brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al natura, sporta, kultura kaj rura turismo.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la preĝejo kaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la rivero kaj la ravinoj kaj rojoj, kiuj ĉirkaŭas la loĝlokon.

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti
  1. Gobierno de Aragón. «Zonas altimétricas por rangos en Aragón y España, y altitud de los municipios de Aragón.». Datos geográficos. Arkivita el originalo la 4an de decembro 2011. Konsultita la 15an de aŭgusto 2012.
  2. INE (eld.). «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional».

Bibliografio

redakti
  • Briet, L. Bellezas del Alto Aragón. Huesca, Diputación, 1988, v. 2.
  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj

redakti