Torla-Ordesa [torlaorDEsa] (simple Torla ĝis novembro 2014) estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la nordokcidento de la komarko Sobrarbe (kies ĉefurboj estas Boltaña kaj Aínsa) apartenanta al la nordo de la Provinco Huesko (regiono Aragono). En la loĝloko, krom la hispanan, oni parolis variaĵon de la aragona lingvo uzitan en la Pireneoj.

Torla-Ordesa
municipality of Aragon
Administrado
Poŝtkodo 22376
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 312  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 38′ N, 0° 7′ U (mapo)42.627777777778-0.11222222222221Koordinatoj: 42° 38′ N, 0° 7′ U (mapo) [+]
Alto 1 032 m [+]
Areo 185,21402 km² ( 185 21. 402 ha) [+]
Torla-Ordesa (Provinco Ŭesko)
Torla-Ordesa (Provinco Ŭesko)
DEC
Torla-Ordesa
Torla-Ordesa
Situo de Torla-Ordesa
Torla-Ordesa (Hispanio)
Torla-Ordesa (Hispanio)
DEC
Torla-Ordesa
Torla-Ordesa
Situo de Torla-Ordesa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Torla-Ordesa [+]
vdr

Geografio redakti

 
La valo Ordesa estas unu el plej famaj kaj vizitataj lokoj de la komarko.

Ĝia municipa teritorio estas en la nordokcidento de la komarko Sobrarbe, lime norde kun Francio, sed sen ŝosea konekto. Ĝi limas sude kun Broto, oriente kun Fanlo. Ĝi estas alirejo al fama valo Ordesa apartenanta al la Nacia Parko Ordesa y Monte Perdido, same kiel al la valo de Broto. Krom la loĝloko Torla, la municipo enhavas ankaŭ la loĝlokojn Fragén, Linás de Broto kaj Víu de Linás. Parto de la municipa teritorio estas okupata de la Natura Monumento de la Pireneaj Glaĉeroj.

Torla estas sur la glaĉera valo de la rivero Ara, post la kunfluejo de la valoj Bujaruelo (kie elfluas la rivero Ara) kaj Ordesa (rivero Arazas), kaj oni supozas, ke la glaĉera lango atingis ĝis Asín de Broto, kun pli ol 30 km totale. La rivero Ara estas supozata la nura grava rivero de Hispanio kiu ne suferas artefaritan akvobaraĵon en sia tuta fluejo de 70 km ĝis sia kunfluejo kun la rivero Cinca en Aínsa.

La loĝloko Torla mem (1032 msm) estas je 100 km norde de Huesca, alirebla nur laŭ la ŝoseo N-260 el Broto aŭ el Biescas tra la montopasejo Cotefablo (1423 m). La loĝloko estas tipa domaro karaktera de montaro ĉe Pireneoj, kun tre deklivaj ardezaj tegmentoj kaj konustrunkaj kamenoj.

Historio redakti

 
La preĝejo de Torla.

La loknomo "Torla" estas atribuita al derivaĵo de "Torre" (turo), reference al la defendturo kiu ekzistis por defendo de la valo kontraŭ la invadoj el franca teritorio jam ekde la epoko de Johano la 2-a (15-a jarcento). Tiu fortikaĵo estas supozita konstruita kie nun estas la romanika preĝejo, sur rokego kiu dominas la valon sub kiu la aktuala ŝoseo trairas per tunelo ĝuste sub la prĝejo.

Torla estis grava en la historia pasinteco. Ĝi estis citita por la unua fojo en 1076, sed plej verŝajne estis antaŭa setlejo eĉ jam en la fino de la epoko de la Romia Imperio. La historio de Torla estis markita per sia landlima situacio, ĉu kiel trapasejo por la transmigra brutobredado (citita jam de Alfonso la 10-a en la 13-a jarcento, ĉu kiel landlimo (konsiderata tiel ekde 1443) ekzemple dum la nombraj konfliktoj kiuj okazis inter Torla kaj la Valo de Broto al kiu ĝi apartenis, kontraŭ la najbara valo Baregés, apartenanta al la graflando Bigorre.

Komence de la somero de 1319 ĝi suferis teruran rabadon fare de francaj invadantoj kio kondukis al plibonigo de la fortikaĵoj, kiam plej verŝajne oni starigis la turon kies restaĵoj nun estas la nomita "Kripto de Sankta Georgo", inter la ruinoj de la kastelo. Post eĉ pli grava atako en 1512, torlanoj petis helpon por konstrui la kastelon kaj defendejojn kies restaĵoj estas ankoraŭ videblaj laŭ la mezepokaj stratoj. Fortikaĵoj estis starigitaj laŭlonge de la 16-a jarcento, plej verŝajne inter 1525 kaj 1550. Kvankam Torla estis komplete enmurigita, nuntempe konserviĝas nur parto de la kastelo (Etnologia Muzeo), la turo de Domo Mesonero kaj restaĵoj de turoj kaj pordegoj ĉe Domo Ballarín kaj Domo Ruba. Konserviĝis ĝis 1925 alia granda turo en la nomita Barrio de Santa Lucía nun malaperinta.

 
Torla en 1987.

Dum la 17-a jarcento Torla floris, dum paco kun Baregés, komerco kaj kontrabando riĉigis familiojn kiuj povis starigi multajn el la domegoj kiuj ankoraŭ konserviĝas: Casa Viu, Casa Ruba, Casa Oliván, Casa Café, Casa Sastre, Casa Pintao, Casa Colosca, Casa Tapia. Tiam oni ampleksigis la preĝejon, per laboro finita ĉirkaŭ 1679 per aldono de retabloj kaj aliaj valoraĵoj kiuj bedaŭrinde perdiĝis dum la Hispana Enlanda Milito. Torla havis ankaŭ propran monaĥejon, nome de Sankta Basilio, sed malaperinta komence de la 17-a jarcento.

En la komenco de la 18-a jarcento Torla partianis por la flanko de Aŭstrio, kun Broto, en la Milito de hispana sukcedo defendante siajn lokajn rajtojn kaj eĉ sieĝis Jaca, kiu partianis por la centrismaj Burbonoj. Tiukadre en oktobro 1706 armeo estrita de la Markizo de Saluzzi konkeris la valon kaj bombardadis la kastelon de Torla kiu ruiniĝis ĝis la aktuala aspekto.

 
Torla en sia valo.

Dum postaj militoj (1792-1795) kaj ĉefe dum la Milito de Hispana Sendependigo (1808-1814) la kastelo ne utilis kiel defendejo, kvankam ja foje estis uzita de armeanoj aŭ gerilanoj, kiuj ne povis eviti la enirejon de francoj en Torla kaj ties rabadon la 20an de septembro 1809.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Torla kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 307 loĝantoj (2022).

Aktualo redakti

 
preĝejo de Sankta Mikaelo en Linás.

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj montaraj agrikulturo kaj brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al forstado, natura, sporta, kultura kaj rura turismo. Ĉefaj vidindaĵoj estas la preĝejo de Sankta Savinto kun retabloj alportitaj de abandonitaj loĝlokoj, la kastelo kiel aktuala Etnologia Muzeo kun speciala gravo de las mezepokaj pentraĵoj de la Kripto de Sankta Georgo, la placo de la 13-a jarcento, la domegoj de la 13a-18a jarcentoj, multaj el ili blazondomoj, tipaj kamenoj kaj popola arkitekturo.

En Linás mirindas la spektakla pejzaĝo de la montaro Tendeñera, observita el la preĝejo de Sankta Mikaelo, iama mezepoka fortikaĵo,

Bildoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Bibliografio redakti

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj redakti