San Juan de Plan [sanĤUAN dePLAN] (aragone Sant Chuan de Plan)[1][2] estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la nordoriento de la komarko Sobrarbe (kies ĉefurboj estas Boltaña kun Aínsa) apartenanta al la nordo de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

San Juan de Plan
municipality of Aragon
Administrado
Poŝtkodo 22367
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 154  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 35′ N, 0° 21′ O (mapo)42.5880555555560.345Koordinatoj: 42° 35′ N, 0° 21′ O (mapo) [+]
Alto 1 122 m [+]
Areo 55,526989 km² ( 555 2.6 989 ha) [+]
San Juan de Plan (Provinco Ŭesko)
San Juan de Plan (Provinco Ŭesko)
DEC
San Juan de Plan
San Juan de Plan
Situo de San Juan de Plan
San Juan de Plan (Hispanio)
San Juan de Plan (Hispanio)
DEC
San Juan de Plan
San Juan de Plan
Situo de San Juan de Plan

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Juan de Plan [+]
vdr

En la loko, krom la hispanan, oni parolas variaĵon de la aragona lingvo, nome ĉistabina.

Geografio redakti

 
Fluejo de la rivero Cinqueta.

Ĝia municipa teritorio estas en la nordoriento de la komarko Sobrarbe, lime kun Gistaín norde kaj okcidente, kun Plan sude, kaj Benasque oriente. Parto de la municipa teritorio estas okupata per la Natura Parko Posets-Maladeta kaj per la Natura Monumento de la Pireneaj Glaĉeroj.

La loĝloko San Juan de Plan mem (1 085 msm)[3] estas je 140 km nordoriente de Huesca, alirebla laŭ montara ŝoseo A-2609 el apuda Gistaín oriente kaj Plan sude. La loĝloko estas tipa domaro karaktera de montaro ĉe Pireneoj ĉe la rivero Cinqueta, kun tre deklivaj ardezaj tegmentoj kaj konustrunkaj kamenoj.

Historio redakti

Temas pri mezepoka loĝloko kun turdomegoj defendaj, menciita jam en 1020. La preĝejo de Sankta Johano estas romanika, sed kiel ĉe multaj preĝejoj de Norda Aragono, estis reformita en la 16-a jarcento, pro kio ĝi perdis kelkajn de la tipaj dekomencaj trajtoj.

Komence de la 19-a jarcento kaj San Juan de Plan kaj tuta Sobrarbe estis damaĝitaj pro la franca invado.

Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la epizodo nomita de la Bolsa de Bielsa en majo kaj junio 1938, dum la respublikanoj rezistis kontraŭ duoble multnombraj fortoj; finfine ili povis pasi al Francio.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe San Juan de Plan mem kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 158 loĝantoj (2022).[4]

Aktualo redakti

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj montaraj agrikulturo kaj brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al forstado, natura, sporta, kultura kaj rura turismo.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la ponto kaj la preĝejo.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Laŭ Decreto Legislativo 2/2006. Arkivita la 23an de aprilo 2009 en Wayback Machine, de 27a de decembro, de la regiona registaro Gobierno de Aragón, per kiu oni aprobas la netan tekston de la Ley de Delimitación Comarcal de Aragón.
  2. «Topónimos: pueblos con nombre local en aragonés en Gran Enciclopedia Aragonesa». Arkivita el originalo la 11an de januaro 2012. Konsultita la 19an de oktobro 2009.
  3. Gobierno de Aragón. «Zonas altimétricas por rangos en Aragón y España, y altitud de los municipios de Aragón.». Datos geográficos. Arkivita el originalo la 4an de decembro 2011. Konsultita la 15an de aŭgusto 2012.
  4. INE (eld.). «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional».

Bibliografio redakti

  • Briet, L. Bellezas del Alto Aragón. Huesca, Diputación, 1988, v. 2.
  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj redakti