Ruhr-Ligo

germana akvokompanio

La Ruhr-Ligo estis fondata en 1913 surbaze de la leĝo, kiu zorgis pri la pureco de la Ruhr-akvo, por ke ĝi taŭgu por la elpreno de trinkakvo.

Logoo
sidejo de direkcio

Per leĝo en 1990 la iama Ruhr-Ligo kaj la Ruhr-Baraĵlago-Asocio estis unuigataj al la hodiaŭa Ruhr-Ligo. Der Ruhr-Ligo estas korporacio, kiun anas la urboj kaj komunumoj apud la Ruhr kaj entreprenoj kun ega akvokonsumo. La rezidejo de la Ruhr-Ligo troviĝas en Asindo.

La Ruhr tiutempe prizorgas kvin milionojn homojn kaj multajn entreprenojn per trinkakvo, samtempe ankaŭ ĉiutage enfluas en ĝi la rubakvoj de 2,2 milionoj homoj kaj poluakvo el la industrio. Ĉ. 100 akvoklarigejoj en la fluoregiono de la Ruhr purigas la poluakvon de la komunumoj kaj industrientreprenoj.

Al la baraĵlagoj de la Ruhr-Ligo apartenas la baraĵlago Ahausen, Bigge-baraĵlago, Ennepe-baraĵlago, Fürwigge-baraĵlago, Glör-baraĵlago, baraĵlago Haspe, Henne-baraĵlago, Lister-baraĵlago , Möhne-baraĵlago, Sorpe-baraĵlago, Verse-baraĵlago, al la Ruhr-baraĵlagoj la lago Hengstey, lago Harkort, lago Kemnade, lago Baldeney kaj lago Kettwig.

Ligiloj redakti

51.4478222222227.0199305555556