Arka akvobaraĵo

(Alidirektita el Arkaj akvobaraĵoj)

Arka akvobaraĵo estas solida akvobaraĵo farita el cemento kiu estas kurva supre laŭ la plano.[1] La arka akvobaraĵo estas desegnita tiele ke la forto de la akvo kontraŭ ĝi, konata kiel hidrostata premo, premas kontraŭ la arko, kunpremante kaj plifortigante la strukturon ĉar ĝi pelas al ties fundamento aŭ abutmentoj. Arka akvobaraĵo estas plej taŭga por mallarĝaj gorĝoj aŭ kanjonoj kun deklivaj muroj de stabila rokaro por subteno de la strukturo kaj premoj.[2] Ĉar ili estas pli maldikaj ol ajna alia tipo de akvobaraĵo, ili postulas multe malpli da konstrumaterialo, kio faras ilin malmultekostaj kaj praktikaj en malproksimaj areoj.

La akvobaraĵo Morrow Point, Koloradio, Usono, estas arka akvobaraĵo de duobla kurveco.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Design of Arch Dams - Design Manual for Concrete Arch Dams, Denver Colorado: Bureau of Reclamation, 1977
  2. "Arch Dam Forces". Arkivita el la originalo la 5an de Februaro 2007. [1] 2007-02-05.

Eksteraj ligiloj redakti