Tamilnado

(Alidirektita el Tamil Nadu)

TamilnadoTamilujo (tamile தமிழ் நாடு [Tamil Nadu] Pri tiu ĉi sono aŭskulti, trad. Tamil-Lando) estas la plej suda ŝtato de Barato kun areo de 130 266 km² kaj 72 147 030 loĝantoj (ĉe la popolnombrado de 2011). La ĉefurbo estas Ĉenajo (iam Madraso). Aliaj gravaj urboj estas jenaj:

w1
Tamilnado
Origina nomo tamile தமிழ் நாடு

ŝtato de Barato
Administrado
Statuso Federacia ŝtato de Barato
Estas parto de Barato
Administra centro Ĉenajo
Demografio
Oficiala lingvo Tamila lingvo
Loĝantaro (laŭ la stato de 2011) 72 138 958
Loĝdenso 555 loĝ./km²
Geografio
Areo 130 508 km² (13 050 800 ha)
Tamilnado sur la mapo de Barato
Tamilnado sur la mapo de Barato
Geografia situo 11° 0′ 0″ N, 79° 0′ 0″ O (mapo)1179Koordinatoj: 11° 0′ 0″ N, 79° 0′ 0″ O (mapo) [+]
Hor-zono UTC +5:30
Kodoj
ISO 3166-2 IN-TN
Eksteraj paĝoj
www.tn.gov.in [+]
La kategorio en la Komunejo Tamilnado [+]
Pliaj informoj
Analfabetismo 28%
vdr

Tamilnado ekis en 1956 laŭ la lingvo-limo de la tamila, kiu, pro ĝia almenaŭ 2000-jara literaturhistorio, estas unu el la klasikaj lingvoj hindaj. Ĝi nomiĝis unue Madraso. Nur la 14-an de januaro 1969 ĝi ricevis sian nunan nomon, kiu litere signifas «lando de la tamiloj» kaj tiel indikas la specifon de tiu dravida popolo.

Geografio redakti

Darasuram estas urbeto situanta je tri kilometroj de Kumbakonam en la Distrikto Tanĝavuro. Ĝi estas precipe konata pro la templo Airavatesvara konstruita dum regado de la ĉola dinastio en la 12-a jarcento p.K. La templo estas monda heredaĵo de Unesko.

Politiko redakti

La registaro de Tamilnado - tamile தமிழ்நாடு அரசு - estas la subnacia registaro por la barata ŝtato Tamilnado. Ĝi havas sian sidejon en la historia Fortikaĵo Sankta Georgo en Ĉenajo.

Vidu ankaŭ redakti