Pudukkottai
Pudukkottai (tamile புதுக்கோட்டை) estas urbego en la samnoma distrikto Pudukkottai (kie ĝi estas sidejo de la distrikto), en subŝtato Tamilnado, en sudorienta Barato.
Pudukkottai | |||
---|---|---|---|
urbeto | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 622001 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 10° 23′ N, 78° 49′ O (mapo)10.38333333333378.816666666667Koordinatoj: 10° 23′ N, 78° 49′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 99 m [+] | ||
Areo | 21,25 km² (2 125 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Pudukkottai [+] | |||
Geografio redakti
Pudukkottai situas sur ebenaĵo en averaĝa alteco de 88 metrojn en rivervalo. Metropolo Tiruĉirapali troviĝas 53, alia distrikta sidejo Tanĝavur 57, Kumbakonam 89, Maduraj 93, Salem (Barato) 158, Erode 159, Koimbatore 214, Koĉi (Barato) 285, Majsuro 318, Bengaluro 319, subŝtata ĉefurbo Ĉenajo 335, Mumbajo 1152, Kolkato 1694, tutlanda ĉefurbo Delhio 2036 kilometrojn (aere) [1].
Demografio redakti
En 2011 Pudukkottai havis 117 745 da loĝantoj. En la 1990-aj jaroj Pudukkottai atingis la internacian klasifikon urbego (pli granda, ol cent mil). La meza legopovo estas 92.19%.
Historio redakti
Princlando Pudukottai estis kreita en la 17-a jarcento. En la pli postaj jarcentoj la regantoj faris ofte sendependan eksteran politikon. Pudukkotai finfine venis sub formalan britan protekton. La urba municipo estis fondita en 1912.
Ekonomio redakti
Ĉirkaŭaĵo de Pudukkottai estas ĉefe agrikultura areo, sed irigacio nepre necesas. Plejparte oni kultivas rizojn, krome miliojn, kotonojn, sukerkanojn, bananojn. La urba loĝantaro prilaboras la agrikulturaĵojn.
Religio kaj lingvoj redakti
La ĉefa religio en Pudukkottai estas hinduismo (79.4%), poste islamo (15.14%), fine kristanoj (4.89%). La tamila estas la ĉeflingvo, sed la uzo de la angla estas relative ofta. La angla estas la instrulingvo en la plej multaj instruejoj kaj oficoj en la serva sektoro.
Eduko redakti
En Pudukkottai la altnivela edukado okazas en kolegioj kaj instituto.
Trafiko redakti
Pudukkottai estas bone ligita voje kaj fervoje al la proksimaj areoj. La plej proksima internacia flughaveno estas en Tiruĉirapali.
Klimato redakti
Pudukkottai havas savanoklimaton laŭ klimata klasifiko de Köppen kun musonoj. Jare pluvas averaĝe 923 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen en la dua jarparto pli ofte. La averaĝa temperaturo varias inter 20-37 °C.
Vidindaĵoj redakti
Fontoj redakti
- WikiTrans
-
Preĝejo
-
Muzeo